La
bildoj, desegnitaj au gravuritaj sur roko, estas primitiva artajho
kreita en la frua periodo de la homa socio. Ili trovighas en 5 kontinentoj
de la mondo kaj havas historion de dekmiloj da jaroj.
En
Chinio, frue en la 5-a jc., en la libro "Riveretoj kun Komentarioj"
estis noto pri surroka bildo. Vaste dislokighas la antikvaj chinaj
surrokaj bildoj. Oni jam trovis ilin en ch. 50 gubernioj de 14 provincoj
kaj autonomaj regionoj. Ili plejparte vidighas en regionoj de la
nacimalplimultoj che la landlimo kaj en la lokoj, kie loghis la
antikvaj nacimalplimultoj.
La
chinaj surrokaj bildoj dividighas en jenajn tri specojn:
1. Pri homfiguroj, produktajhoj de kultado
de la antikvuloj al siaj prapatroj kaj dioj;
2. Pri chasado kaj pashtado, la plej koncentra
temo pri surrokaj bildoj en la stepo de norda Chinio;
3. Pri ofera ceremonio kaj superstichaj
aktivadoj, kiu spegulas la antikvan primitivan religian aktivadon
kaj ofte videblas en la surrokaj bildoj de Yunnan-provinco kaj la
Guangxi-a Ghuang-nacieca
Autonoma Regiono.
La
chinaj surrokaj bildoj kun richa enhavo kaj diversaj temoj koncernas
chiujn flankojn de la vivo de la antikva homaro pri la suno, luno,
steloj kaj nuboj en la kosmo, surchiela Dio kaj surtera Dio-kultado
en la koncepto de la homaro, homoj, bestoj, domoj, tendoj, charoj,
vojoj, arboj, pafarkoj kaj sagoj, bronzaj tamburoj, fingrosignoj,
piedsignoj kaj iom da signoj nekonataj. Sur la vasta stepo kaj arbara
zono de norda Chinio la chefa enhavo de surrokaj bildoj estas pri
animaloj, kion kauzis la primitiva chasado kaj pashtado sur la antikva
stepo de norda Chinio. Plejparto de la bildoj estas chevaloj, kaproj,
tigroj, lupoj, kameloj, sovaghaj bovoj, cervoj, hundoj, kiangoj,
vulpoj k.a. En suda Chinio la surrokaj bildoj chefe temas pri oferado
kaj sorchista aktivado. Interalie la plej grava estas pri homfiguroj,
ekz. la surrokaj bildoj de Huashan-monto de Guangxi, Cangyuan kaj
Malipo de Yunnan-provinco; kaj la bestaj bildoj plejparte estas
pri bubaloj, simioj, chevaloj, hundoj, porkoj k.a.
Lau
analizo, la antikvuloj faris surrokajn bildojn por noti aferojn
kaj esprimi siajn pensojn, ekz. per la bildoj de dioj ili petis
ilian benon en evito de katastrofoj kaj garantio de richrikoltoj.
La granda kvanto da bildoj pri bestoj atestas, ke ili estis dependajhoj
de la antikvuloj en la vivo. La bildoj pri batalo notis la konfliktojn
inter la triboj, markas la batalspiriton, venkon, kuraghon kaj unuighon
de la batalantoj. Kaj la bildoj pri danco montras ghojon pro venko
en chasado kaj celebradon de gravaj aferoj.
La
plej elstara verko estas "Pashtado" de la Xinjiang-a Ujgura
Autonoma Regiono. La pashtisto rajdas sur chevalo, antau kiu iras
kaproj. La fono de la bildo estas montodeklivo, sur kiu prosperas
du grandaj arboj. Malantau la lastaj radias la duonsuno. La bildo
kun klara kaj strikta strukturo montras tre belan pejzaghon kaj
ludas rolon de pastoralo malofte vidata en surrokaj bildoj.
La
surrokaj bildoj de Huashan-monto de Guangxi, sur la kruta montmuro
250 metrojn super la akvonivelo de Zuojiang-rivero, estas grandaj
kaj imponaj. En la areo largha ch. 200 metrojn kaj alta 40 metrojn,
trovighas pli ol 1800 bildoj. La plejparto el ili estas homfiguroj
altaj de 0.3 ghis 3 metroj. La homfiguroj kun preskau similaj pozoj
estis nudaj en ombroj. Rigardate de antaue au de flanke iliaj brakoj
levighas supren kaj kruroj krucighas kaurante. Shajne ili estas
dancantaj. Sub la piedoj de la chefa figuro desegnighas hundformaj
bestoj. Che la kapoj desegnighas bronzaj tamburoj, suno kaj aliaj
signoj. La chefa homfiguro, kompare alta kun spado che la talio,
estas tribestro. La tuta bildo brile kolorigita per rugha mineralo
montras varman etoson kaj elspiras karakteron de la nacimalplimultoj
en suda Chinio. La esplorado montris, ke la surrokaj bildoj havas
historion de ch. du mil jaroj.
La
surrokaj bildoj de Cangyuan estas simplaj strukture. La homa korpo
estas inverse triangula, la kvar membroj estas prezentitaj per kvar
linioj, kiuj montras agojn de la homoj, kaj ne desegnighas la kvin
sensorganoj sur la kapo. Tamen, kaj la dancado kaj la chasado estas
versimilaj. Interalie estas bildo pri vilagho kun multaj homoj.
La elipsa cirklo montras la limon de la vilagho, kie la domoj staras
lau la vilaghlimo, kaj la vilaghanoj revenas hejmen, kvazau muzikante
kaj alte tenante armilojn. Iuj el ili pelas bovojn kaj porkojn,
aliaj tenas sagon kaj pafarkon en mano. Tiu chi bildo estas odo
pri venko en milito.
La
surrokaj bildoj de Taixi en Hua'an-gubernio de Fujian-provinco apartenas
al la kulturo en la tempo, kiam la antikvaj ideografiajhoj anstatauis
la antikvajn bildojn, tial koncernaj fakuloj nomis ilin "bildaj
ideografiajhoj" kaj studas pri ilia senco.
La
surrokaj bildoj de Jiangjun-klifo de Lianyungang en Jiangsu-provinco,
22 metrojn longa kaj 15 metrojn largha, estas gravuritaj sur ebena
nigra roko, 20 metrojn super la marnivelo. Sur ili vidighas homoj,
plantoj, birdoj, bestoj, steloj kaj nuboj, interalie la chefaj estas
homvizaghoj, kiuj trovighas sur plantidoj kaj aspektas kiel iliaj
fruktoj. Ili eble estas kreskajhoj en kultado de la primitiva agrokulturo
kaj terkultado.
|