S-ro
Chen Wenji estas malaltastatura kaj maldika, kaj ankau timida. Multaj
homoj diris, ke li similas al glacimonto, kiu vidigas nur sian seponon.
Li
estas placha al la konatoj, sed singhena kaj ech timida antau nekonataj
homoj. Li ne kuraghas rigardi la interparolanton, kiun li ne konas.
Influo de
la patro
Li
revenis de Shanhajo al Pekino antau nelonge. Li estis malghoja pro
la forpaso de la patro, tamen trankvila. La patro forpasis en la
agho de 95 jaroj. Chen diris, ke en la pasinta jaro la patro ankorau
estis optimisma pri la vivo, sed chi-jare li subite farighis melankolie
malvigla. Chen opiniis, ke lia patro povus vivi plu dank' al la
boneta sanstato, sed li mem ne volis vivi plu.
Chen
diris, ke la karaktero de la patro inkluzivas apation. Firmvoleco
kaj prudento en la karaktero de la patro influis Chen. Li ofte esprimis
sian prudentan pripenson en siaj pentrajhoj. Tiu karakterizajho
enkorpighis preskau en chiuj liaj verkoj. Ekzemple liaj verkoj "Rugha
Kravato" kaj "Alta Fumtubo" estis faritaj en tute
malsamaj tempoj malproksimaj inter si, sed ambau portas evidentan
spuron de pripenso kaj prudenta esprimo.
Karaktero
de Chen Wenji
Foje
en knabeco li kaj lia kamarado pentris per kreto sur la tero antau
sia hejmo. Ili pentradis lau sia imago kaj la pentrajhoj etendighis
ghis la enirejo de la sakstrateto. Ili pentradis la tutan tagon
ghis vespero, kiam oni revenis de laboro. Oni aplaudis iliajn pentrajhojn,
kio firmigis lian decidon farighi pentristo.
La
situacio por la china moderna pentrarto estas tute libera. Sin liberiginte
el la unika modelo de la rusa tradicio, la artistoj serchis vastan
terenon por trovi krean metodon konforman al ili. Kiam la pentristoj
estis esprimantaj la realan vivon, ili sin liberigis de la fotostilan
priskribon kaj akcentis esprimi la penson kaj internan psikomondon.
Sento, sperto kaj medio koagulighis kaj karakterizis la stilon de
la pentristoj.
Chen
Weiji pentras plej ofte objektojn en sia chambro kaj pejzaghojn
ekster lia loghejo.
En
la libera situacio de la china olepentrarto chiuj pentristoj malfacile
trovas kategorion, al kiu li apartenas. Iuj opiniis, ke Chen Wenji
estas avangarda olepentristo. Se "avangarda" signifas
distingighon de la tradicia arta dispozicio, oni povas aserti, ke
90% de la nunaj artaj laborantoj estas avangardaj artistoj. Estas
feliche, ke la moderna arto de Chinio pli akcentas la verkojn kaj
homon, tial chiuj agoj de klasifikado kaj tenado de granda standardo
estas rigardataj de artaj laborantoj kiel negrandaj aferoj koncernantaj
ilian kreadon. En tio oni povas vidi la pli kaj pli sendependan
spiriton de la chinaj artistoj.
En
la krea konscio de Chen Wenji oni vidas la originalan karakterizajhon
de prizorgo al la homa kulturo. Chen diris, ke li ofte sole aprecas
sunsubiron. Li diris, ke li propraokule vidis la morton de la patrino.
Kiam iom post iom malaperis la koloro de vivanto sur la vizagho
de la patrino, li diris al la fratino, ke foriras la patrino. Li
diris, ke lia lasta vido de la mortanta patrino jam solidighis en
lia memoro. Li opiniis, ke pro memoro tempo povas solidighi sur
iu punkto. Li diris, ke vetero che sunsubiro variighas rapide, sed
se oni absorbite rigardas, oni trovas, ke koloro en chiu palpebrumo
restas longtempe. En siaj olepentrajhoj li ofte notas la solidighintan
palpebrumon.
Enhavo de
la verkoj
Chen
diris, ke li estas shanghighema en la karaktero kaj ofte rekomencas
forpushante la nekontentigan pentritan pecon. En la pasintaj dekkelke
da jaroj li persiste pentris objektojn kaj preskau ne homojn, tial
li ne prifosis per rekta figurigo la implikajhon kaj la staton de
implikiteco inter la homoj kaj tiujn inter la homoj kaj la realo,
sed esprimis kaj serchis per aplomba rigardo scenojn kun spuroj
de la vivmedio de la homoj. Tiuflanke la verkoj de Chen Wenji havas
budhisman guston, kio tre konformas al la celo de la chinaj tradiciaj
kleruloj en pentrado, kvankam li ripetfoje emfazis, ke la dispozicio
de chiuj objektoj kaj chiu streko en liaj verkoj ne multe konsideras
la socian signifon kaj kulturan valoron. Sed en la okuloj de la
rigardantoj liaj verkoj ekhavis pezan kulturan koloron kaj socian
eksplikon. Pri tiu opinio li ne elmetis malkonsenton.
Ghenerale
pentrarto estas manifesta arto kun forta intelekto. Chen Wenji penas
fari seriojn da malsamaj "chambraj objektoj" kaj "subchielaj
pejzaghoj" periloj por esprimi koncepton. Rilate lian taktikon
de esprimado, li kutime sobre proksimighas al la pentrata objekto.
Superreala pozicio de la objektoj kaj la fikcia spaca medio faras
tiujn objektojn grupoj da misteraj kaj solenaj "oferajhoj",
ke ili havas konatan aspekton, sed fremdan, malproksiman kaj apatian
atmosferon, kio alportas al la rigardantoj neforigeblan impresan
premon, ekzemple la verko "Restigu Lumon". En la pentrajho
fasko da lumo klare falas sur pecon de metala barilo de ekspresa
autovojo, kies koncepto estas abstraktigita. Tempo estas solidigita
en tiu momento, sekve la rigardantoj havas la senton de sufokigho.
Lau la opinio de Chen, proceso kaj stato estas la tuto, kaj la rezulto
ne estas grava. Eble tio estas la esprima logiko kutime uzata de
li.
|