Arta galerio en Pekino

de WANA

    En vigla prosperigho de la china arta merkato artaj galerioj montris tendencon de skala disvolvigho kaj pli kaj pli multighis galerioj en grandaj kaj malgrandaj urboj. Tio faciligis la homojn por koni la nunan staton de la arta merkato kaj acheti artajhojn, kaj krome aldonis al la urboj kulturan atmosferon.

    Oni trovas artajn galeriojn che luksaj hoteloj chirkau Ritan-parko en Chaoyang-distrikto oriente en Pekino. Ilin funkciigas au chinoj au fremdlandanoj, kaj chiuj galerioj havas sian propran guston.

    "Kreo" estas mezgranda galerio fondita en 1997. Dank' al penado en la pasintaj jaroj ghi farighis kompare matura galerio.

Mastro de la galerio

    La mastro de la galerio estas Li Xiaoke, filo de Le Keran (1907-1989), majstro de chinstila pentrarto. Li lernis pentradon che sia patro jam de knabeco. Li heredis la artan stilon de la patro kaj liaj verkoj impresas per splendeco.

    Li Xiaoke estas amiko de junaj artistoj. Li estas malaltstatura kaj havas rondan vizaghon chiam kun mieno de surprizigho. Oni diris, ke li similas al sia patrino.

    La galerio estas alta kaj ankau la pordo alta, kaj la granda spaco impresas per grandanimeco.

   La mastrino de la galerio estas Liu Ying. Shi tutkore subtenas la edzon, prizorgante chion de la galerio, kiam Li dronas en pentrado. En Pekino oni okazigas la Internacian Artan Foiron dufoje chiujare kaj la Arta Galerio "Kreo" senescepte partoprenas en ghi. Liu Ying prenas sur sin chiujn laborojn por la partopreno.

    En la galerio estas granda nigra kato, konfidita de ilia amiko. de la kato. Ghi restas che ili jam plurajn jarojn, kaj ankau ghi povas esti kalkulata mastro de la galerio.

Pli kaj pli bonighas la stato de la galerio

    Meze de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento vico da malgrandaj artaj galerioj prosperis oriente de Ritan-parko. Inter ili ja trovighis "Kreo", la plej granda el la samspeculoj. En "Kreo" ofte kunvenis junaj artistoj.

    Multaj alilandaj mastroj de artaj galerioj antauvidis la vastan perspektivon de la china arta merkato kaj venis al Pekino, Shanhajo k.a. lokoj por enptrepreni galerion. Merkata konkurenco devigis "Kreo" havi pluan disvolvighon kaj kiel eble plej baldau montri sian propran karakteron. Por aranghi ekspozicion de pentristoj, lui domon kaj fari societan aktivadon, Li Xiaoke vendis siajn pentrajhojn kaj uzis sian plasitan monon.

    Nun pli kaj pli prosperighas la negoco de "Kreo", ke multaj junaj pentristoj venas interkonsilighi kun Li Xiaoke pri okazigo de ekspozicio, kaj pli multaj kolektistoj venadas por acheti pentrajhojn, skulptajhojn k.a. artajhojn.

Stilo de la galerio

    La galerio "Kreo" impresas per lakoneco kaj simpleco, kaj la domo elspiras la spiriton kaj spertajhon de la mastro de la galerio.

    En la pasintaj 5 jaroj "Kreo" formis sian karakterizan stilon orientalisman, krean kaj modernan. La galerio estas salono de artistoj kaj kolektistoj de artajhoj. En la galerio oni povas vidi artajhojn de diversaj kategorioj. Tie eksponighas reprezentantaj verkoj de junaj kaj mezaghaj artistoj, kiuj havas altan valoron de aprecado kaj kolektado.

    "Kreo" tre atentas la orientan nacian kulturon kaj modernan plurisman kulturon, esperante prezenti modernajn pentristojn kun elstara karakterizajho kaj latenta forto, kaj samtempe prizorgas nefamajn pentristojn por trovi novajn esploremajn artistojn.

    "Kreo" aranghis multspecajn ekspoziciojn por rekomendi artajn verkojn al merkato kaj starigis regulan agentecon por esperdonaj artistoj. Liverante al klientoj altkvalitajn verkojn, la galerio plivastigis la merkaton por la talentaj artistoj.

    En la 5 jaroj la galerio aranghis pli ol 60 ekspoziciojn, kiuj rekomendis ne nur verkojn de chinaj artistoj, sed ankau tiujn de francaj, germanaj, australiaj, japanaj kaj rusaj artistoj.
La galerio havas studion por ksilografio kompare grandan en la lando. Tie oni povas vidi kopiojn de pentrajhoj de majstro Li Keran en limigita nombro. Krome ghi faras kopiojn de elstaraj verkoj de modernaj artistoj.