En
printempa pluveto verdas montoj malproksimaj, super lago glimanta
pompas bunta chielarko, chirkau maljuna arbo densas matena nebulo...
Jen akvarelo de s-ro Liu Xinsheng. Mi ghuis ghin kiel poemon kun
lirikismo kaj implico... La tradicia china estetiko alte taksas
pentrajhojn poeziajn. Ghueste liaj akvareloj, okcident-devenaj,
portas orientan guston.
La poemoj pentras
la naturon. S-ro Liu diris, ke li estas filo de la naturo. Nur kiam
li estas en la naturo, li sentas ghojon. Do li shatas ekskurson:
li suriris la firston de la mondo -- Tibeton, por renkonti neghkovritan
monton; li eniris Turpan-basenon por ricevi impreson de kruela suno;
li transiris dezerton de nordokcidenta Chinio por sperti solecon
de vivo; li vojaghis al la sudokcidenta landlimo por spekti la pejzaghon
de tropika pluv-arbaro... Anstatau la vereco de konturo, li substrekas
prezentadon de la naturo en sia koro. La serio "Blankaj chevaloj"
reprezentas lian stilon -- sub la blua chielo blankaj chevaloj au
promenas au staras au kuras. Ili ne estas sharghitaj nek jugitaj.
En la pentrajho la chielo estas blua, ankau la stepo estas blua.
La klareco de la pentrajho similas al blua kristalo -- jen la pura
naturo en lia koro.
Vershajne Liu
xinsheng estas malproksima de la konfuza reala mondo kaj vivas nur
en la naturo kaj sia songho. Tamen li diris, ke ankau la malsukcesajn
verkojn li shatas, char chiu lia pentrajho estas parto de lia vivo
la ekspozicio de liaj verkoj en Singapuro
en 1995 estas "Songho". Lia verko "Songho de betulo" estis dedichita
al iu knabino. En tiu jaro li pentris en Altajo, kvazau enirinte
la mondon de betuloj. Maljunulo rakontis al li, ke antaue iu bela
knabino sin dronigis en la lago por protesti kontrau la tribestro,
kiu intencis edzinigi shin. Poste sur la bordo kreskis multaj betuloj.
Por rememori shin, oni translokis la betulojn al chiuj lokoj de
Altajo... Auskultinte la rakonton, s-ro Liu pentris betulon, kiu
blankas kiel jado. Ghi pene eliras el inter shtonoj kaj rekte starighas
sub la chielo. Nebulo vualas ghin. Chu tio ne estas libera songho
de la knabino?
Pro tio ni komprenas
la lirikismon de s-ro Liu, ke tio estas la plej bona metodo por
esprimi songhon. Rigardante la dancantajn negherojn, la pompe florantajn
persikajn florojn kaj la forvelkintajn florojn falintajn en akvon
en lia pentrajho "Sudo de Yangzi-rivero kiel songho", oni rememoris
la akvo-landon sude de Yangzi-rivero, kie en printempo chie estas
floroj. Oni ebriighis de la belaj songhoj.
Liu Xinsheng
estas lerta en uzado de farboj kaj akvo por reliefigi lirikismon.
Oni nomas liajn pentrajhojn "malsekaj pentrajhoj". Li foje-refoje
penike frotas kaj shmiras per farboj kaj akvo, por ke la tuta pentrajho
aspektu nebula.
|