Chin-stila pentrado de Liu Changchao

    Liu Changchao eklernis chin-stilan pentradon en la agho de 10 jaroj kaj daurigis la studon en belarta kolegio de Shanhajo. Dank' al majstro Liu Haisu, li farighis elstara en pentrado jam en la agho de 20 jaroj. Diplomighinte en 1930, li ekokupis sin pri belarta instruado kaj verkado. Pro sia eminenta chin-stila pentrado li famighis en- kaj eksterlande.

    En 1984 Liu Changchao komponis gigantan pentrajhon pri bambuoj por la Popola Halo en Pekino kaj en 1989 - tiun pri umefloroj por la turo Tian'anmen.

    En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Liu Changchao lauinvite okazigis ekspozicion de siaj pentrajhoj en Sidnejo, Kobe kaj Parizo, kaj intertempe eldonighis "Albumo de Liu Changchao".

    Krome, Liu Changchao elkulturis aron da lernantoj. Liaj filoj, bofilinoj kaj nepoj heredis lian aferon kaj ofte konsultis lin.

    Liu Changchao estas membro de la China Belartista Asocio, konsilanto de la Tajlanda-China Arta Asocio kaj de la China Instituto de Fingro-tuchpentrado kaj iam laboris kiel honora prezidanto de la Shantou-a Federacio de Literaturistoj kaj Artistoj, de la Shantou-a Akademio de Pentrarto kaj de la Shantou-a Belarta Asocio.