Wu
Guanzhong, fama moderna belartisto de Chinio, estas serchanto de beleco.
En la eseo "Destinitaj interrilatoj de Belo kaj Turpo" li
skribis: "Serchi kaj trovi belecon estas mia okupo kaj ankau
konsistiga parto de mia vivo."
La
sento de la popolo, la gusto de la hejmloko, la tradicia medio de
Chinio kaj la moderna formo de Okcidento karakterizis la artan stilon
de Wu Guanzhong. Li pene faris siajn verkojn tiaj, ke ilin "la
popolo jesas kaj la fakuloj aplaudas".
En
juneco Wu Guanzhong lernis olepantradon en Francio. Reveninte hejmlanden,
li sin okupis chefe pri la china kolora pentrarto. Li kunfandis
la chinan kaj okcidentan teknikojn por ke la verkoj montru pli mirindan
medion. Lia olepentrajho "Lunarko" montras riveron en
luna nokto. La akvo en zefiro kaj hela lunlumo montrighas kvieta
kaj senmova, sed en ghi konservighas senlima energio, ke oni povas
kvazau audi bruon de ondoj. La "kvieto" kaj "viglo"
de la pentrajho donas senliman spacon por imago. "Mugho"
montras la furiozan Flavan Riveron. "Akvolando" montras
lian hejmvilaghon. Li diris, ke li shatas pentri la hejmlokon pro
sia profunda amo al ghi. "Urbo" montras lian altan teknikon
en kombino de la okcidenta kaj la china pentrartoj.
Wu
Guanzhong strebas naciigi olepentradon kaj esplorante naciigon de
la china pentrarto. Li studas beletran regulon kaj forman belecon
de la okcidenta pentrarto kaj formas sian propran stilon.
Wu Guanzhong estas serchanta pli altnivelan spiritan medion sur
la krucigho de la antikva kaj moderna, china kaj eksterlanda artaj
vojoj.
|