Chi
tiu pentrajho figuras por ni Konfuceon (551-479 a.K.), humilan maljunulon
kun afabla mieno. Antau la portreto oni facile rememoras lian instruon:
"En chiu triopo da irantoj trovighas mia instruisto. Mi lernas de
li lernindajn kaj korektas korektendajn, komparante min kun li."
Konfuceo en la pentrajho havas en la manoj bambuan libron, kio markas
la eruditecon de la granda edukisto kompetenta pri poezio kaj klasikajhoj.
La pentrajho prenas pinon kiel la fonon, kio simbolas longvivecon,
kaj tio kongruas ankau al la temo de la pentrajho "Instruisto por
Dekmil Generacioj".
Pentristo Yue
Feng diris, ke li plej admiras la ideologion de Konfuceo, kaj tio
estas la fonto de lia pentrajho. Por pentri la figuron de Konfuceo,
li multe legis historiajn librojn, vizitis la hejmlokon de Konfuceo
kaj kultis en la Konfucea Templo. Ju pli li studis pri Konfuceo,
des pli profundighis lia respekto, kaj li prenis sin dischiplo de
Konfuceo. Li sentis, ke la afable ridetanta Konfuceo staras tuj
antau li: la sanktulo en modesta vesto, chiam kun rigardo plena
de kareso kaj afableco, aspektas kiel altastatura kaj iom diketa
grandaghulo.
"Profunda Sento
en Kvieta Valo" priskribas la ambicion de antikva literatoro. Sur
la pentrajho ni vidas, ke viro staras en profunda valo, rigardante
supren al longa falakvo. Dum la verkado de tiu pentrajho la pentristo
rememoris grandan antikvan poeton Li Bai (701-762), kiu havis la
grandan ambicion "helpi la popolon kaj pacigi la socion". Sed li
ne estis konfidata de la kortego, kaj li komplete liberigis sin
el strebo al shtatoficistigho kaj facilkore turismis al multaj pitoreskejoj.
Dum la vojagho li verkis multajn poemojn. Shajne amo al la naturo
kaj sinfandigho kun la belaj pejzaghoj estas komuna shato de la
literatoroj de la antikva Chinio.
Yue Feng pentris
ne nur famajn literatorojn en la antikva Chinio, sed ankau la rolojn
en klasikaj romanoj de la antikva Chinio. Li verkis pli ol 3000
pentrajhojn por bildlibroj kaj centojn da chinstilaj pentrajhoj.
"Jaspa Distrighas per Birdo" estis pentrita sur la bazo de intrigo
en la romano "Rughdoma Songho". La romano naskighinta en la mezo
de la l8-a jarcento priskribas la dekadencon de granda feudisma
domo kaj ama tragedio de knabino Jaspa kaj shia kuzo Jado. Multaj
pentristoj shatis pentri Jaspa entombigantan florpetalojn, kiu ofte
tristis en printempo kaj sentis malesperon en la amo. Sed Yue Feng
shatis pentri Jaspa distrighantan per birdo. Shajne la sceno estas
gaja, sed fakte ghi montris la solecon kaj izolecon de knabino forgesita
en profunda buduaro.
La rulpentrajho
"Personoj de la Kamparana Insurekcio che Akvorando" estis lia grava
verko en l998. La 108 bravuloj sur la pentrajho 22 metrojn longa
estas roloj en la romano "Che la Akvorando" priskribanta kamparanan
insurekcion. Yue Feng shatas la kavalirecajn, justamajn kaj sentimajn
popolajn heroojn kaj plurfoje legis la intrigojn de chiuj roloj
en la romano, ekstraktis iliajn plej karakterizajn pozojn kaj fiksis
ilin sur papero. Oni povas diri, ke antau la pentrado, la 108 bravuloj
jam vivis multajn jarojn en lia koro.
Por
pentri antikvajn kulturajn eminentulojn kaj rolojn en famaj verkoj,
ne estas sufiche sole koni la personojn. La pentrantoj devas scii
pri la socia medio, politiko, ekonomio, kulturo, vestajhoj, manghajhoj,
loghejoj, vojagho kaj moroj de la epoko de la pentratoj, alie al
la pentrajhoj mankos epokaj trajtoj. Ekzemple, la libro en la manoj
de Konfuceo estas el bambuo, sed ne el papero. La vestoj de Li Bai
devas esti malsamaj al tiuj de la herooj de la kamparana insurekcio
post 300 jaroj. La bataliloj kaj luktmanieroj de chiuj herooj devas
esti malsamaj. Tio ja postulas de la pentranto multan scion. Dum
la longtempa pentrado Yue Feng kulturis en si la emon al librolegado
kaj arkeologio. Kie okazas arkeologia ekspozicio, tien li certe
iras por pririgardi kaj skizi cele havigi al si materialojn tuj
akireblajn kaj konsulteblajn en la estonteco.
En
tiuj vintroj antau 30 jaroj Yue Feng pririgardis sub strata lampo
la interrilatojn de la ombroj de interkrucighantaj arboj, kaj en
tiuj someroj li observadis en pluveto la ondantan montaron. En la
lasta jaro li rekomencis tian "lecionon". Li multe pentris arbon,
monton, chevalojn kaj militcharojn por sin pretigi al longa rulpentrajho
"Biografio de Konfuceo". Li diris, ke li volas malkashi leghon el
la pentrado kaj resumi teorion el la praktikado, memori en la kapo
kaj turni ghin en lertan teknikon. Por pentri sur Xuan-papero (speciala
papero plej tauga por chinstila pentrarto) oni devas pentri senhalte,
ajna halto fushos la pentrajhon. La arto de pekina opero akcentas,
ke "por unuminuta sukcesa prezentado sur scenejo oni bezonas dekjaran
ekzercadon". Same statas ankau la chinstila pentrarto.
De
knabeco Yue Feng shatis pentri, sed antau 23 jaroj li eniris en
Qinghua-universitaton kaj studis pri radio. Tial li diris, ke la
plej granda bedauro en lia vivo estas tio, ke li ne eniris en la
Chinan Centran Belartan Instituton. Sed li ne forlasis sian hobion
kaj fine sukcesis en tio kaj bone edukis la filon. Nun la filo efektivigis
lian deziron kaj diplomighis el la China Centra Belarta Instituto.
Li ofte pentras kune kun la patro sur la sama papero.
|