|
EN
TANG-DINASTIO (618-907)
|
En
la lastaj jaroj de la meza periodo de Tang-dinastio aperis nombro
da famaj pentristoj, kiaj Xue Ji, majstra en pentrado de gruoj, kaj
Bian Luan, kiun oni nomas kreinto de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj.
Bian majstris en pentrado de pavoj, deshiritaj floroj, abeloj, papilioj,
raraj floroj kaj kuriozaj birdoj. Liaj pentrajhoj estas konturitaj
per tuchlinioj kaj charme kolorigitaj. Tio estas nomata delikatlinia
kaj intenskolora pentrajho pri floroj kaj birdoj. La formo de deshiritaj
floroj estis vaste uzata de la pentristoj en la meza kaj lasta periodoj
de Tang-dinastio, kaj ghi estas ankau unu el la originalaj naciaj
formoj de chinaj pentrajhoj pri floroj kaj birdoj. "Magnolio"
pentrita de Bian Luan estas tute diferenca de okcidenta pentrajho
de bukedo envaza. Ghi prezentas ech delikatajn radiketojn kaj sekve
donas al la rigardantoj eblon imagi. Tiamaj pentrajhoj pri floroj
kaj birdoj sin karakterizas per delikataj tuchlinioj, intensaj koloroj,
versimileco kaj pompeco.
Revenu
|
|