En
tiu periodo la pentrajhoj pri floroj kaj birdoj eniris sian maturan
etapon. Formighis du pentrartaj skoloj kun Huang Quan kaj Xu Xi
kiel reprezentantoj, kiuj metis chefan bazon por chinaj pentrajhoj
pri floroj kaj birdoj. En pentrado Huang Quan unue konturis silueton
de objekto per maldikaj kaj maldenstuchaj linioj kaj poste ghin
kolorigis. Liaj pentrajhoj havas delikatajn tuchliniojn kaj helajn
kolorojn. Xu Xi uzis teknikon de plurfoja tuchado kaj ioma kolorado.
La du skoloj influis unu la alian kaj konkuris inter si, kio akcelis
la disvolvighon de la pentrajhoj pri floroj kaj birdoj. Nun ekzistantaj
verkoj de Huang-skolo estas "Raraj Birdoj" de Huang Quan
kaj "Perdriko kaj Pasero" de lia filo Huang Jucai. La
du pentrajhoj, konturitaj per tuchlinioj kaj nuancitaj per koloroj
kaj maldensa tucho, estas delikate faritaj. Krome, Huang Quan kreis
sentuchlinian pentrarton, t.e. fari pentrajhon per koloroj, sen
tuchlinia konturo.
Revenu
|