En
tiu periodo multe evoluis la pentrarto de chinaj pentrajhoj pri
floroj kaj birdoj. La elstara pentristo Zhao Chang substrekis personan
observadon kaj skizadon tiukampe. Li variigis tuchliniojn per duobla
konturado kaj uzis intensajn kaj charmajn kolorojn, ke floroj kaj
herboj sub lia peniko estas versimilaj. La verkoj de Li Anzhong
estis elegantaj, teknike lakonaj kaj esprimrichaj. Cui Bai, lerta
en konturado, kolorado per helaj kaj belaj koloroj, shatis pentri
fragmitojn kaj sovaghajn anserojn che sabla insuleto. La de li pentritaj
birdoj estas delikataj, versimilaj kaj viglaj, sed arboj, herboj
kaj montoj estas pentritaj libermaniere. Lia pentra stilo estas
libera de la kateno de Huang-skolo. Zhao Ji, imperiestro de Song-dinastio,
heredante la stilon de Cui Bai, akcentis skizadon kaj delikate observis
objektojn. Liaj pentrajhoj estas delikate faritaj kaj versimilaj.
Li estis majstra en pentrado de floroj kaj birdoj. Laudire li pentris
birdajn okulojn per kruda lako, ke ili aspektas vivaj. Pentristo
Lin Chun bone prezentis naturan aspekton de birdoj. Li estis laudata
kiel majstro en skizado. "La orioloj sub lia peniko estas kvazau
elflugontaj el la pentrajho." Ankau Li Di estis eminenta en
skizado. La de li pentritaj turtoj en malvarma vintro donas tian
efekton, ke ilin vere turmentas malvarmo.
En
tiu periodo estighis literaturistaj pentrajhoj. Kun plivastigho
de temoj de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj kaj plirichigho de
esprimaj teknikoj, aperis nombro da literaturisto-pentristoj, kiuj
aparte shatis pentri bambuojn. El ili Wen Tong kaj Su Shi estis
la plej famaj. Ili pledis, ke pentrarto kombinighu kun literaturo
por esprimi individuan senton, ke oni uzu ne kolorojn, sed nur chinan
inkon en pentrado por esprimi tuchan varion. Ili prenis umeflorojn,
orkideojn, bambuojn kaj krizantemojn kiel shatatajn temojn por esprimi
liberon, senghenecon kaj amon al idilia vivo. Tio montris ilian
penson kaj senton sin apreci kaj vivi ermite.
Revenu
|