Kun
disvolvigho de la tucha pentrarto, ekfuroris pentrado pri floroj
kaj birdoj kun nigra koloro kiel la chefa. Bambuoj, umefloroj k.a.
estis rigardataj kiel simbolo de nobleco kaj uzataj de literaturistoj
kaj pentristoj por memlaudo. Tial furoris en Yuan-dinastio tuchpentrajhoj
kun temo de bambuoj. Wu Zhen, Ke Jiusi kaj Li Kan estis fame konataj
bambupentrajhaj majstroj. Li Kan verkis libron "Pri Bambuoj",
kiu detale rakontas lian observadon de bambuoj kaj teknikojn en
pentrado de bambuoj. Ankau la fama pentristo Zhao Mengfu estis lerta
en pentrado de bambuoj, floroj kaj birdoj, kaj liaj verkoj estas
sature tuchitaj kaj belaj. Wang Mian estis fama pentristo de umefloroj.
Sub lia peniko la umefloroj estas vivoplenaj. Wang Yuan estis majstra
en pentrado de floroj, birdoj, bambuoj kaj shtonoj, liaj pentrajhoj
fidele prezentas la naturon.
Revenu
|