Bian
Jingzhao, Xu Wei, Chen Chun kaj Zhou Zhimian estis chefaj pentristoj
de floroj kaj birdoj en Ming-dinastio.
Bian Jingzhao
estis majstro de delikatliniaj kaj denskoloraj pentrajhoj pri floroj
kaj birdoj. Liaj verkoj havas malhelajn, belajn kolorojn. Li povis
prezenti plurspecajn birdojn en unu pentrajho. Oni diris, ke la
beleco de floroj, flugado kaj pepado de birdoj, foliaj dorso kaj
fronto kaj florbutonoj sub lia peniko estis ekskluzive vive prezentitaj.
Lu Si ofte pentris feniksojn, gruojn, pavojn kaj mandarenajn anasojn
kun floroj kaj arboj. Li povis fari delikatliniajn kaj liberstilajn
pentrajhojn per fluaj strekoj. Li uzis du malsamajn pentroteknikojn
en sia verkado kaj kreis novan prezentan formon de flora kaj birda
pentrarto. Lin Liang kolortuche pentris florojn, birdojn, fishojn
kaj insektojn per liberstila tekniko. La de li pentritaj birdoj,
arboj kaj shtonoj havas simplajn strekojn kaj helajn kolorojn.
Xu Wei
disvolvis floran kaj birdan pentrarton post Lin Liang. Li kreis
grandliberstilan tuchpentran metodon, kiu povas plene montri apartan
efikon de peniko, tucho, papero en la china pentrarto. Li strebis
por montri belecon de lotusfloroj per variaj nigratuchaj koloroj.
Chen Chun estis lerta en liberstila pentrado de floroj, precipe
en skizado. Li tuchis per helaj koloroj. Ech unu floro, unu folio
de lia pentrajho montras belecon. Liaj pentrajhoj reprezentis la
novan stilon de liberstilaj floraj tuchpentrajhoj en la meza periodo
de Ming-dinastio. Lu Yi famis pro siaj delikataj belkoloraj pentrajhoj
pri floroj kaj birdoj. Liaj pentrajhoj, kvankam linie konturitaj,
estas naturaj kaj richaj je viveco. Liaj samtempuloj opiniis, ke
li estas majstra pentristo same kiel Chen Chun.
En la
lasta periodo de Ming-dinastio Zhou Zhimian, majstro de pentrajhoj
pri floroj kaj birdoj, kreis delikatlinian liberstilan metodon.
Li ofte observis birdojn, tial liaj pentrajhoj estis richaj je viveco.
Pentrante florojn, li ofte tuchlinie konturis petalojn kaj uzis
punktan tuchadon por prezenti foliojn, kaj la koloroj de liaj verkoj
estas helaj kaj belaj. Oni nomas lin kaj liajn sekvantojn la flor-kontura
kaj folipunkta skolo.
La delikatlinia
konturarto de Bian Jingzhao, la liberstila tucharto de Lin Liang
kaj la florkontura kaj folipunkta pentrarto de Zhou Zhimian estis
tri chefaj skoloj de la pentrajhoj pri floroj kaj birdoj en Ming-dinastio.
Revenu
|