En
la nomita dinastio la pentrarto pri floroj kaj birdoj faris grandan
pashon antauen kompare kun tiu en Yuan- kaj Ming-dinastioj. La verkoj
de Zhu Da kaj Shi Tao en la komencaj jaroj de Qing-dinastio estas
senbridaj kaj mornaj. La pentristoj kreis novan stilon depost Yuan-
kaj Ming-dinastioj. En siaj verkoj Zhu Da uzis plejparte nigran
tuchon por montri senbridan, varian stilon kaj doni poezian impreson.
Liaj pentrajhoj sin karakterizas per troigo. Fishoj, papagoj, anasoj
k.a. sub lia peniko kun grandaj nigraj okuloj levas la kapon supren,
kvazau rigardante ion. Shi Tao estis lerta en pentrado de floroj,
fruktoj, orkideo kaj bambuoj. Liaj verkoj vidighas apartaj kaj belaj.
En la
komenca periodo de Qing-dinastio iuj pentristoj influitaj de la
okcidenta pentrarto rompis la katenon de la tradiciaj stiloj de
pentrado kaj kreis tute novan, originalan stilon. Inter ili la chefa
reprezentanto de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj estis Yun Shouping.
Li kreis metodon de skiza pentrado sen tuchlinia konturado. La floroj
sub lia peniko estas graciaj, helkoloraj, belaj kaj perfektaj en
formo kaj spirito.
En tiu
periodo aperis ankau pentristoj, kies verkoj markis profundan shanghon
per richa individueco kaj nova spirito. Ili loghis plejparte en
la komerca urbo Yangzhou en la malsupra baseno de Yangzi-rivero
kaj oni nomas ilin Yangzhou-skolo. Heredinte la pentrajn teknikojn
de Xu Wei, Chen Chun kaj Shi Tao, ili kreis siajn verkojn per senbrida
kaj miriga tuchado. Inter ili Zheng Banqiao estis lerta en pentrado
de orkideo kaj bambuoj. Li adoptis chinan kaligrafion en sia pentrado.
Liaj verkoj chiam sin montras en ordo, harmonio kaj forteco, per
kiuj li esprimis sian senshancelighan kaj rigidnukan karakteron.
Li Shan kunfandis poezion, kaligrafion kaj pentrarton en unu tuton
kaj formis sian liberan, senbridan stilon, literaturistan stilon.
Li malfermis novan kampon por grandliberstilaj pentrajhoj pri floroj
kaj birdoj.
Ankau
Hua Yan estis majstro de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj. Li longe
loghis en Yangzhou kaj famis same kiel Yun Shouping. Li estis lasta
influhava pentristo de la tradiciaj pentrajhoj pri floroj kaj birdoj.
Li alte taksis skizadon kaj originalan komponadon de pentrajho kaj
ofte uzis sekan tuchadon kaj helajn kolorojn. Liaj pentrajhoj estis
serenaj, belaj kaj richaj je shanghigho. Li estis grava pentristo
ekster Yangzhou-skolo kaj faris kontribuon al akcelado de la disvolvigho
de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj.
En
la lastaj jaroj de Qing-dinastio aperis famaj pentristoj Xu Gu,
Ren Bonian, Zhao Zhiqian, Wu Changshuo k.a. en la industria kaj
komerca urbo Shanhajo. Iliaj verkoj plejparte estas liberstilaj,
kun belaj helaj koloroj kaj vivecaj figuroj. Xu Gu, lerta en pentrado
de floroj, fruktoj, birdoj kaj fishoj, uzis sekan kaj penik-flankan
tuchadon, helajn kolorojn kaj iam forte kontrastajn kolorojn. La
stilo de liaj verkoj estas malvarma kaj kurioza. Zhao Zhiqian lertis
en pentrado de floroj, legomoj kaj fruktoj. Liaj verkoj karakterizighas
per flua tuchado, fortaj koloroj kaj simpleco. Li malfermis novan
kampon de liberstilaj pentrajhoj pri floroj kaj birdoj de la lastaj
jaroj de Qing-dinastio. Ren Bonian majstris en pentrado de homfiguroj,
floroj kaj birdoj. Li emfazis skizadon kaj mikse uzis delikatlinian
konturadon, punktotuchadon kaj vershtuchadon, ke liaj verkoj havas
helajn kolorojn, versimilajn figurojn kaj originalan stilon. Wu
Changshuo ensorbis fortajhojn de aliaj pentristoj kaj uzis la chinan
kaligrafion en sia pentrado. Liaj verkoj saturitaj de koloroj kaj
tucho montras simplan, krudan kaj naturan belon. Lia arta stilo
havis grandan influon en Chinio kaj Japanio.
Ren Bonian,
Wu Changshuo kaj iliaj sekvantoj formis Shanhaj-skolon, kiun ili
gvidis siatempe. Ilia komuna trajto estis tio, ke ili, ne katenitaj
de rutinaj pentraj teknikoj, strebis al nova esprimo kaj nova arta
stilo lau siaj propraj spertoj kaj kompreno pri la vivo.
Revenu
|