S-ro
Zhou Zhilin, unuaklasa chinstila pentristo, estas lerta en pentrado
de floroj kaj birdoj. La stilo de liaj pentrajhoj ne estas fajne
skiza, sed simpla en arangho de linioj. Strekado de kelkaj linioj
jam konturas florojn kaj birdojn kaj plene esprimas lian humoron.
Tia stilo en chinstila pentrado estas nomata "granda skizo",
kaj la verkoj de Zhou Zhilin nomataj "grandaj floroj kaj birdoj".
Rigardante
verkojn de Zhou, oni povas percepti belecon de ritmo. En lia pentrajho
"Printempo" oni vidas balancighantajn salikajn vergojn
kaj sentas fortan movecon. Inter la branchoj kvivite flugantaj hirundoj
similas al serio da saltantaj muziknotoj, kiuj sonigas gajan printempan
melodion. Kaj en la pentrajho oni sentas ankau serenan humoron.
Esprimi
la vivo-konscion de homoj pere de pentrado de floroj kaj birdoj
estas arta karakterizajho de Zhou Zhilin. Umefloroj en prujno en
lia pentrajho ne havas brilan koloron, sed elspiras neflekseblecon.
La naghantaj fishoj kaj mergighintaj anasoj, simple konturitaj,
ne estas tre similaj al la veraj, char li akcentas la disvolvighon
de la vivo. Do chio alia en la fono shajnas superflua, kaj en la
pentrajho restas granda blanka spaco. Li saghe donis koloron al
la papero kaj vidigis travideblajn sulkojn sur la akvo, por plifortigi
ties fluecon kaj klarecon. En siaj pentrajhoj li esprimas la homan
aspiron al la pura kaj kvieta vivo pere de la belaj formoj de la
vivajhoj kaj ankau la homan deziron pri la trankvilaj kaj liberaj
cirkonstancoj de la ekzisto.
En
sia knabeco Zhou Zhilin ofte amuzighis che la lotusa lageto en sia
hejmvilagho kaj prenis fishojn kaj stilzobirdojn kiel amikojn. Tial
dum multaj jaroj tiuj stilzobirdoj inspiris lin por pentrado. Kiel
animitaj, la birdoj au ghuas susuradon de pluvogutoj sur lotusfolioj
au spektas autunan pejzaghon starante sur arbobrancho au amindumas
che la bordo au distrighas en fragmitejo... La plej interesaj estas
grasaj anseroj, facile alireblaj kaj iom komike aspektantaj, sed
fakte nur kashantaj la saghecon per shajnigita stulteco. Jen la
animitaj "grandaj floroj kaj birdoj", venintaj el la percepto
de la pentristo, kion li nomas "mia naturo". Ghi malkovris
la sekreton de la "granda skizo": La objektoj en la pentrajhoj
jam ne estas la originaloj en la naturo nek la nudaj ideoj kaj abstrakta
sento, sed objektoj animitaj per la percepto de la pentristo.
Zhou
Zhilin pentras ankau pejzaghojn kaj homojn, sed akcentas animadon
pli ol aspekton. Bambua barilo kaj pajltegmenta dometo en liaj pentrajhoj
estas klinaj, la strekita linio de luno ne estas ronda, sed zigzaga,
supozeble kauzita de kovrado de nubo au nebulo. Homoj en liaj pentrajhoj
estas misproporciaj, ne zorgantaj pri la aspekto. Ili au ne portas
shuojn au havas malordajn harojn au estas nudaj je la brusto kaj
umbiliko; ili havas au elstarantan barbon au densajn vangharojn
au barbon senorde falantan antau la brusto. En liaj pentrajhoj ili
au fishhokas en ombro de saliko au amuzighas en pluvo kun lotusfolio
kiel ombrelo au versas rajdante sur azeno au kriadas, rigardante
al la chielo kun rughaj falfolioj kirlitaj de okcidenta vento¡
Tiuj geniaj, sed mizeraj kleruloj en la antikveco malestimis altrangajn
potenctenantojn kaj agis lau sia propra jugho, kaj ili estas respektataj
de la pentristo. Per senkatena liniado kaj admirinda kaj surpriza
plastiko li penetre bildigis la senghenajn klerulojn. Pro la vera
sento li troige transformis ilin, preferante simplecon al delikateco
kaj malbelecon al kajholo. Jen tiuj aspekte ordinaraj homoj kun
nobla virto montras supernaturan belecon.
Menciinde
estas, ke che la komenco la "granda skizo" ne celas puran
estetikon, sed esperas, ke la homoj konscios en arto la homan filozofion
pli belan ol formala beleco. Tial la "granda skizo" estas
arto alvokanta al la naturo, kaj ghi estas ankau lingvo; chio en
la universo povas esti lauplache utiligata de pentristoj por eufemisme
kaj amplekse esprimi ilian internan mondon. Tial okcidentaj artistoj
opinias, ke la "granda skizo" de Chinio estas arto de
vivo, arto plej valora kaj plej longdaura pro tio, ke ghi povas
plej komplete esprimi chiajn dezirojn, ghojon kaj chagrenon de la
homoj.
Por
posedi la arton de la "granda skizo", oni devas havi firman
bazon de la memkulturo de la klereco kaj virto. Fama chinstila pentristo
Qi Baishi (1860-1957) diris: "La plej granda bedauro en mia
vivo estas, ke mi ne posedas la arton enkorpigi caoshu en miaj pentrajhoj."
Caoshu estas unu el la formoj de la china kaligrafio, kaj ghia karakterizajho
estas rapideco en skribado kaj kontinueco de la strekoj de la ideogramoj.
Kaj la pentrajhoj de Zhou Zhilin havas la guston de caoshu. Li naskighis
en familio de alte klerigitaj altranguloj. Post deoficigho lia avo,
kiu ne estis kapabla en terkulturado, chiam kaligrafis kaj farighis
fama kaligrafo en la loko. Zhou Zhilin deinfanece kutimighis al
kaligrafado kaj multe progresis en tio. Kaj li tre shatis preni
brancheton kiel penikon por pentri sur sablejo lotusflorojn, birdojn
k.a., kaj tio dauris de la agho de 4 jaroj ghis la puberigho. En
l959, kiam lia patrino pretis transloghighi en Pekinon, li iris
en la familian templeton por adiaui la prapatrojn. Li prenis tie
penikon postlasitan de la avo kaj forveturis kune kun la patrino.
De tiam la peniko akompanis lin en multaj malfacilaj jaroj ghis
la maturigho de lia pentrarto, kaj li akcentis la arton mem, sed
neniam penis plachi al la triviala gusto de la socio.
|