Korinklino de Xie Yaocheng al argilaj turoj

de LIU BIAN
    Argilaj turoj en Yongding de okcidenta Fujian-provinco de Chinio estas originalaj loghejoj de montanoj kaj unikaj en la mondo. La konstruajhoj havas multajn variojn kaj longan historion. Laudire la plej malnova argila turo aghas 1200 jarojn kaj la plej granda turo povas enteni pli ol 600 homojn.

    Xie Yaocheng pasigis sian infanecon en tia turo. Tie restis multe da liaj esperoj al la vivo kaj multe da rememorindaj pasintajhoj. Tial li prenis argilan turon kiel portilon de sia sopiro al la hejmloko kaj faris multajn pentrajhojn kun argila turo kiel temo. En liaj pentrajhoj oni vidas diversajn argilajn turojn: rondajn, ovalajn, kvadratajn, lunarkajn, sesangulajn...a vivo de la loghantoj en la turoj estas tre buntaj: maljunuloj sin sunumas antau la pordo, virinoj dismetas legomojn sub la sunon por ilin sekigi, infanoj sin amuzas per kashludo en la korto...a pentrajhoj de Xie Yaocheng esprimis lian senton kaj vekis nostalgion de elmigrintoj. En 1996, kiam elmigrintoj en Malajzio okazigis kunvenon, sultano de Malajzio inauguris la grandegan pentrajhon de Xie Yaocheng "Argila turo de Yongding: unika formo de loghejo en la mondo". La pentrajho estas konservata en la regha palaco. Iu granda tajlanda komercisto deveninta de Fujian, rememorante la infanecon en la hejmloko, petis Xie fari por li pentrajhon pri argila turo de lia hejmloko.

    Nun la argilaj turoj de Yongding sin proponis al Unesko por envicighi en la "Katalogon de mondaj kulturaj heredajhoj". Por ke pli multaj homoj en la mondo konu la argilajn turojn en Fujian kaj por kontentigi la elmigrintajn Fujian-anojn turmentatajn de nostalgio, Xie Yaocheng volontas pentri pli multajn pentrajhojn pri la belaj argilaj turoj.