La 
            gubernio Huxian estas lando de kamparanaj pentrajhoj de Chinio. Char 
            chiuj tiuj pentristoj estas indighenaj kamparanoj, iliaj verkoj plejparte 
            temas pri kamplaboro, rikolta sceno, kamparana vivo, plenaj de densaj 
            koloroj de la loko. 
             
                Kamparanaj 
              pentristoj plejparte shatas komponi siajn verkojn per fortaj kaj 
              troigaj koloroj, kies kontrasto donas varman etoson al monotona 
              vivo en kamparo. 
               
                La 
              pentrajhoj de Huxian havas historion de pli ol 40 jaroj. Nemalmultaj 
              el ili estas eksponataj kaj konservataj en- kaj eksterlande. Ankau 
              la pentristoj ellandighis por instruado kaj pentrado en diversaj 
              lokoj de la mondo. Kaj la kamparanaj pentrajhoj ighis aparta parto 
              de la china arto.  
                
            
              
                 
             
           |