La
Centra Belarta Instituto estas supera belarta lernejo de Chinio.
Tie estas kabineto de Tang Suguo, eminenta farunmodlisto de Chinio.
Tie eksponighas dekoj da belaj artajhoj faritaj de li, kiaj bodisatvo
Avalokitesvaro, patriota poeto Qu Yuan, sentimentala heroino Jaspa
de la klasika china romano "Rughdoma Songho", legenda
demon-forpela dio Zhong Kui kaj Violeta, heroino de fama franca
opero "La Traviata". Chiuj tiuj modlitaj figuroj estas
versimilaj.
S-ro
Tang Zibo (1881-1970) estas patro de Tang Suguo. Li estis fondinto
de tiu metiarto. Tang Suguo lernis pikturon kaj modladon de la patro
jam ekde sia infaneco, poste studis en la arta fakultato de la Centra
Belarta Instituto. Lia fako estis skulpturo kaj olepentrado. Nun
li estas profesoro.
Tang
Suguo estas erudicia artisto. Li bele faras tuchpentrajhojn, bone
verkas poemojn en klasika stilo kaj, krom tio, li estas lerta ankau
en tapetado de pentrajhoj kaj bindado de antikvaj libroj. Li montris
al mi albumon de antikvaj pentrajhoj, entenataj en atlasa skatolo.
Tio estas pentrajhoj faritaj de lia patro kaj binditaj de li mem.
Ghuste pro la profunda amo al la arto, li estas grandanima kaj la
de li faritaj artajhoj estas animitaj kaj poeziaj.
La
farunaj modlajhoj naskighis en Chinio antau mil jaroj, tamen en
la pasinteco ili estis simplaj. Oni faris farunajn bovojn kaj shafojn
por kultado de dioj kaj prapatroj anstatau vivaj animaloj. Tiu tradicio
heredighas ech nun. Nun en la vilaghoj che la Flava Rivero oni faras
tiajn farunajn modlajhojn okaze de nasko, morto, geedzigho kaj datreveno
de naskigho de prestighaj maljunuloj.
En
Chinio la plej bonaj farunaj modlajhoj estas en Heze, Shandong-provinco.
Oni trovis steleon starigitan en 1854, sur kiu legighas noto pri
farunaj modlajhoj. Tiam la farunaj modlajhoj servis ne plu kiel
kultajhoj, sed kiel infanaj ludiloj kaj ornamajhoj acheteblaj en
foiroj. Post penado de kelkaj generacioj multe progresis la modla
arto, kiu iom post iom farighis sendependa popola arto. Popolaj
modlistoj kolportis farunajn figurojn surstrate. Tiaj modlajhoj
estas faritaj simple. Oni miksis farunon el glueca rizo kun alia
faruno, pastigis la miksajhon kaj shmiris la metiartajhojn per diversaj
koloroj, vaporumis ilin por posta uzado. Oni preparis sorgan tigon
15 cm longan kaj metis paston sur ghin kaj modlis sur la tigo diversformajn
figurojn.
Tang
Zibo estis lernema jam de la infaneco. En la 20-aj jaroj de la pasinta
jarcento li jam interesighis pri la farunaj modlajhoj vendataj surstrate.
Li achetis alies preparitajn materialojn kaj faris plurajn starigeblajn
figurojn. De tiam la malgrandaj farunaj modlajhoj disighis de sia
subtenata stango kaj ekvidighis en galerioj. La arto de Tang progresis
plue kaj li ne plu achetis materialojn de aliaj, sed, post multfoja
provado, li mem faris idealan materialon. La modlajhoj el tiu materialo
ne deformighas, ne rompighas nek shimas kaj la de li faritaj modlajhoj
povas konservighi jardekojn. Li dedichis jardekojn al tiu arto kaj
iom post iom formis sian propran trajton. Oni honoris lin per la
titolo "majstro de farunmodlaj artajhoj".
Tang
Suguo heredis la arton de sia patro kaj lernis esencajn partojn
de la orienta kaj okcidenta kulturo. Pro tio lia arto rapide progresis.
En la lastaj jaroj li vojaghis en Kanado, Usono, Meksikio, Singapuro,
Japanio, Germanio kaj landoj de la Suda Ameriko. La ekspozicio de
liaj artajhoj estis vizitata de 500 mil homoj en Kanado, kio mirigis
oficistojn de la ekspozicio. Kial la malgrandaj farunaj modlajhoj
de Chinio tiel forte allogas la vizitantojn?
Tang
Suguo diris: "Mi neniam faris farunaj modlajhojn por vendo.
Che mi chiuj modlajhoj estas nur unusolaj artajhoj." Por serioza
artisto la artajho ja estas lia vivo. Japana fotisto diris: "Mi
vidis ne nur la modlajhojn mem, sed ankau la tutan mondon malantau
ili." Nun s-ro Tang daure penadas por disvolvi la trajton de
siaj artajhoj kaj deziras, ke pli da homoj konu chinajn artistojn
kaj chinan arton.
|