Zhang Xiangling kaj shia tola glupentrajho


En kuirtempo

Junaj kamparaninoj

Amo

Distrigho

En vintro

    En la hejmo de Zhang Xiangling vi povas vidi tre multajn interesajn tolajn glupentrajhojn chu sur la muroj chu sur la tablo, kiuj prezentas versimilajn homajn figurojn kaj kvietan kaj agrablan idilian pejzaghon.

     Zhang Xiangling deinfanece shatas belarton kaj neniam chesis kaligrafi kaj pentri. En hazardo shi ekshatis tolajn glupentrajhojn. Tola glupentrajho estas kaj nova kaj malnova arto origininta de brodado, sed ghi donas tute freshan impreson estante sendependa artformo. La farado de tola glupentrajho estas tre delikata kaj la materialo estas tre fajna tolo.

     Zhang Xiangling tre atentas kolekti konferencajn materialojn kaj forjhetitajn tolpecetojn. En la lastaj jaroj shi eluzis dekojn da tondiloj kaj elspezis milojn da juanoj por acheti subportilojn kaj kadrojn de pentrajhoj.

    Influate de shi, ankau shia filo ekshatis fari tolajn glupentrajhojn. Lia verko "Distrigho" estis enskribita en kolekton de Guinness-rekordo de Shanhajo.

     Zhang Xiangling fervore monhelpas lernantojn de malrichaj familioj. Shi intencas okazigi filantropian ekspozicion de siaj tolaj glupentrajhoj kaj vendi ilin por donaci la enspezon al tiuj malrichaj lernantoj. Kiam oni demandis shin, kial shi faras senprofitan aferon, shi respondis, ke shi shatas tolan glupentrajhon.