En
1986, edifite de tipografio, Liang Hanquan komencis fari argilan
gravurajhon, t.e. fari sur preparita argila plato bildojn kun diversaj
efektoj. La verkoj similas al skizado sed kun ia troigo.
En
1993 per sia kreajho Liang akiris shtatan patenton kaj en la sekvanta
jaro liaj verkoj estis eksponataj en la ekspozicio de famaj chinaj
artistoj kaj akiris premion. Septembre de 1995 pro liaj sukcesoj
en protekto, heredo kaj kreado de la popola kulturo Unesko kaj la
China Asocio de Popolaj Artistoj honoris lin per la titolo "Popola
Metiartisto".
|