La
Kultura Ministerio de Chinio honoris Yuxian-gubernion de Hebei-provinco
per la titoloj "Progresa kultura gubernio de Chinio" kaj "Arta Gubernio",
kaj papertondisto de la gubernio Zhou Guang ricevis titolon de Unesko
"China Popola Metiartisto". Zhou Guang estas filo de fama papertondisto
Zhou Yongming. En la agho de 9 jaroj li eklernis de la patro projektadon,
faradon kaj kolorigon de papertondajhoj. Surbaze de la atingoj de
sia patro li faris renovigon kaj kreis novajn artajhojn. La de li
tonditaj homfiguroj, birdoj kaj floroj estas versimilaj kaj plurfoje
estis premiitaj
en Chinio.
|