Belas tordaj skulptajhoj

    Kio estas torda skulpturo? Eble multaj ne scias. En la Unua Foiro de Popolaj Metiartajhoj de Fujian-provinco Yang Fuxiu konigis siajn artajhojn al la rigardantoj, kiuj elkore ghojis antau liaj verkoj.

     Jam en sia infaneco li shatis pentradon. Hazarde li forte interesighis pri torda skulptado. Li diris: "Foje mi vidis 18 skulptitajn arhatojn faritajn en Han-dinastio. La figuroj estis forte torditaj kaj aspektas timige, sed post pririgardo mi trovis, ke ili havas richan enhavon. En tio mi estis edifita kaj kreis serion da tordaj skulptajhoj: 500 arhatoj. En la 500 arhatoj la homaj kapoj restas ne shanghitaj, dum la korpoj estas torditaj abstrakte. Oni nomas mian skulpturon spirala homfigura skulpturo de Yang." "Imagu, ke knabino en longa jupo staras che maro kaj vento faras shian jupon spirala. Chu tio ne estas bela?"

     Yang ekamis tordan skulpturon. Por fari tian skulptajhon li tre shatas lignon, similan al kudranio (Cudrania tricuspidata), kreskanta nur sur montoregiono de norda Fujian-provinco, char tia ligno malfacile fendighas, ne korodighas nek deformighas, kaj plie ghi havas striojn de naturaj spiraloj kaj taugas al la torda skulptado. Antau kreado li devis kolekti fotojn de la skulptotaj homoj kaj detale pririgardi la mienon de malsamaj flankoj kaj lau la homaj karakteroj faras skulptadon per romantika, troiga, deforma kaj ornama metodoj, tial post pli ol unu monato li povas krei novan tordan skulptajhon. Li intencas fari serion da tordaj skulptajhoj por la 29-aj Olimpikoj en Pekino, konsistantan el sportaj steloj, prezidantoj de la Internacia Olimpika Komitato en chiuj periodoj k.a.