Wang
Liang, kiu nomighas ankau Lokusto Wang, naskighis en Hebei-provinco.
Li estas membro de la China Asocio de Popolaj Artistoj kaj popolmetia
belartisto de la shtato. Li estas lerta en faruna modlado. La de
li faritaj idiliaj artajhoj estas alte taksataj de chinaj kaj alilandaj
artistoj.
Jam en sia infaneco li arde amis modladon de farunajhoj kaj argilajhoj.
Li kreis multe da idiliaj kaj precipe insektaj artajhoj. Ekde 1979
liaj artajhoj estis eksponataj plurfoje en shtataj ekspozicioj kaj
premiitaj. Auguste de 1998 lia faruna modlajho "Lokustoj sur
kapsiko" akiris oran medalon de la Unua China Internacia Foiro
de Popolaj Artajhoj. Julie de 1999
liaj artajhoj estis eksponataj en la Internacia Foiro de Metiartajhoj
en Izraelio kaj li estis rigardata kiel majstro de metiarto. Junie
de 2000, li partoprenis la kulturan intershanghon organizitan de
la China Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj kun Britio kaj
Francio. Multe da liaj artajhoj estas konservataj de artistoj de
Rusio, Japanio kaj Usono.
|