Kong
Zhaojin estas fama arboradika skulptisto. Foje por serchi chin-medicinajn
drogojn, li trovis frostighintajn radikojn de antikva arbo. La radikoj
kun abundo da radiketoj kaj elstaraj tuberoj estas diversformaj.
Li shatis ilin kaj portis unu hejmen. Post pririgardo kaj pripensado,
li faris artan prilaboron de ili kaj kreis naturan artajhon, vivecan
kaj legendan. En 1990 en internacia arta festivalo eksponighis liaj
30 artajhoj, el kiuj la plej elstaraj estis "Drako levighas kaj
tigro saltas" kaj "Aglo". Liaj artajhoj estas mirindaj naturajhoj
kaj la de li skulptitaj homoj, floroj, birdoj, bestoj kaj insektoj
estas vivecaj kaj admirindaj.

|
|