La
popola brodado en Shanxi-provinco havas longan historion kaj la
tieaj brodajhoj kun richa enhavo vive montras la lokajn morojn.
La
tieaj brodajhoj havas belajn bildojn de simpla strukturo kaj delikata
farado. Ili plejparte estas faritaj de kamparaj virinoj.
Tiuj
brodajhoj faritaj en Xinzhou kaj suda Shanxi estas tre famaj, ekz.
broditaj vestoj, ornamajhoj, objektoj por chiutaga uzado kaj kultado.
Ornamajhoj
por vestoj
La
tradiciaj brodajhoj estas uzataj chefe por ornamado de virinoj kaj
infanoj. Tiuj por la virinoj ofte vidighas sur manikoj, kolumoj,
jupoj, jakoj kaj shuoj sed tiuj por la infanoj vidighas sur ventrotukoj,
antautukoj kaj shuoj. La desegnoj prezentas florojn, birdojn kaj
aliajn animalojn, sed diferencaj pro sekso de la infanoj.
Objektoj
por chiutaga uzado
Tiaj
broditaj bildoj ofte vidighas sur infanaj kapkusenoj. Ili estas
kaj ornamajhoj kaj ludiloj por ili.
En Xinzhou virinoj kunligas diversajn buntajn tolpecojn por fari
belajn objektojn por chiutga uzado, kiaj kuseno, librosako kaj dusako
por chevalo.
Alplandajhoj
estas ofte uzataj kiel donaco de fraulino por fraulo. Sur ili ofte
vidighas broditaj ideogramoj kun la signifo de senfina felicho,
lotusfloroj, beboj kaj aliaj bildoj.
Mansaketo estas uzata por teni monon au tabakon. Mansaketo estas
delikate brodita kaj rigardata kiel atestajho de gefianchigho.
Pinglo-kuseneto
ofte estas farita en formoj de fisho, porko, tigro, leporo kaj aliaj
amindaj animaloj.
Tegajho
de shlosiloj estas portata de virinoj eksterdome. Sur ghi vidighas
diversaj bildoj delikate broditaj.
Krom
tio en tradiciaj festoj en Xinzhou oni faras aromsakon por infanoj,
portatan bruste au dorse.
Krom
tio vidighas ankau aliaj brodajhoj, kiaj apogkusenoj por maljunuloj,
ornamajhoj sur palankenoj kaj kurtenoj.
Kultajhoj
Tiaj
brodajhoj vidighas sur tablotukoj en kultejoj kaj kurtenoj antau
nichoj. Ili estas broditaj feniksoj, drakoj, gruoj, feoj kaj aliaj.
Krom tio la brodajhoj estas uzataj ankau por funebrado. Ekz. sur
cherkokurteno kaj vestoj de la mortintoj vidighas delikataj brodajhoj.
En
Shanxi-provinco oni brodas per divesaj steboj kaj formis tre diversajn
stilojn. La brodajhoj montras la interesan popolan vivon en la kamparo
de Shanxi-provinco.
Fotoj>>>
|