Brokatoj de Chinio

    Brokato estas tradicia popola metiartajho de Chinio. Antau 2500 jaroj en Chinio jam aperis metiejoj de brokato kaj iom pli poste, dank' al uzado kaj senchesa plibonigado de feraj instrumentoj, popularighis la metio de brokatofarado.

    En Qin- kaj Han-dinastioj (221 a.K.-220 p.K.) la teknologio de brokato jam havis tre altan nivelon. Krom silka, oni faris brokaton ankau lanan kaj filigranan. Krom geometriaj desegnoj, oni enteksis ankau figurojn de drako, birdoj kaj tre diversaj animaloj.

    En Tang-dinastio (618-907) pompe prosperis la ekonomio kaj kulturo de la feudisma socio de Chinio. Tiam aperis nova speco de brokato - vefta brokato. Desegno de tia brokato estis formita per multkoloraj veftoj. Krome la mashinoj estis multe plibonigitaj kaj oni povis fari pli larghan brokaton. Sur la tiamaj brokatoj ofte aperis kvarpecaj desegnoj, diversaj floroj kaj bestoj. Char tiam viglis kultura intershangho inter Chinio kaj la Okcidento, brokatoj de Tang-dinastio ekhavis ekzotan guston. Brokato de Tang-dinastio grave influis la kulturon de la sudorient-aziaj landoj kaj ankau tiun de la mondo. La Okcidento nomis tiaman brokaton Tang-brokato.

    Brokato de Song-dinastio (960-1279) konservis la stilon de lukseco kaj pompeco de brokato de Tang-dinastio kaj aldonis al si novan stilon de delikateco kaj mildeco.

    En Yuan-dinastio (1206-1368) oni enteksis en brokaton oran filigranon, kio faris la brokaton brila kaj dika.

    En Ming-dinastio (1368-1644) brokato havis novan prosperon. Ghi ofte surhavis desegnojn de peonio, pigo sur umearbaj branchoj k.a., esprimantajn la popolan deziron pri paca vivo. Tiutempe ghi estis uzata ne nur por vestofarado kaj dekorado de chambroj, sed ankau por bindado de libroj kaj garnado de pentrajhoj. Tia brokato estis malpli dika, kaj estis nomata Ming-brokato.

    En Qing-dinastio (1644-1911) brokato surhavis chefe antikvastilajn desegnojn, kaj brokatoj de Nankino kaj Sichuan ghuis renomon. Brokato de Nankino estis dika kaj peza, kaj la desegnoj similas al multkoloraj nuboj sur la chielo. Brokato de Suzhou estis maldika kaj malpeza. Chiuj tiuj estis superaj brokatoj de Qing-dinastio.

    En la regionoj de nacimalplimultoj oni produktis brokaton el silko, lano, lino kaj kotono, kun kotono kiel la chefa materialo. Brokatoj de nacimalplimultoj havas tre diversajn gustojn kaj naciajn specialajhojn pro la malsameco de la vivkutimo kaj estetiko. Kompare famaj estas brokatoj de nacimalplimultoj Ghuang, Taj, Mjau kaj Dong.

    Brokato de Ghuang-nacio estas farata en Guangxi kaj Guizhou. Ghi estas dika, ghiaj koloroj freshaj kaj desegnoj de papilio, floro, pavo kaj leono preferataj.

    Brokato de Taj-nacio estas farata en Yunnan. Kotono estas la chfa materialo. La koloroj estas okulfrapaj, kaj rugha, nigra, blanka, flava, verda kaj purpura koloroj estas preferataj. Elefanto, leono, pavo, floro, domo kaj homo estas ofte desegnitaj.

    Brokato de Mjau-nacio estas farita el kotono, silko kaj lano. La desegnoj ofte prezentas floron, herbon, fishon, insekton kaj diversajn animalojn. La koloroj estas helfreshaj, kaj rugha, persika, verda, orangha kaj purpura koloroj estas shatataj.

    Brokato de Dong-nacio estas farita el fadenoj de nigra, blanka, bruna kaj flava koloroj. Geometriaj desegnoj estas preferataj. Ankau ondlinioj estas ofte uzataj por dividi florojn kaj papiliojn.