Gravura
(au skulpta) lakajho estas konata ankau kiel gravura (au skulpta)
rugha, nigra au bunta lakajho. Oni unue shmiras 80-90 tavolojn da
lako sur kupra au ligna prototipo kaj faras gravuradon, antau ol
la lako tute sekighas. Poste oni baksekigas kaj poluras la laborajhon.
Inter la gravuraj lakajhoj trovighas vazoj, potoj, teleroj, skatoloj,
shrankoj kaj ekranoj kaj ilia chefa koloro estas vermiljona.
Chinio
uzis lakon plej frue en la mondo. Ekzistis jam 6000-7000 jarojn
la vermiljonaj lakitaj bovloj elterigitaj che la ruino de Hemudu-kulturo
en la malsupra baseno de Yangzi-rivero. Sed kun la evoluo de ceramikajhoj,
la lakajhoj iom post iom farighis luksaj ornamajhoj pro longtempa
farado kaj alta prezo. Tiel aperis la metiarto de gravuraj lakajhoj.
Kaj la arto naskighis kaj maturighis en la senchesa disvolvigho
de laka teknologio. Lau historia noto de Ming-dinastio (1368-1644)
pri la laka teknologio, "la gravuraj lakajhoj de Tang-dinastio
(618-907) estis lignaj, vermiljonaj, simplaj kaj ghuindaj..."
Tio pruvis, ke chinaj gravuraj lakajhoj aperis almenau en Tang-dinastio.
Kun
la evoluo de lakajhoj pli kaj pli maturighis la teknologio de gravuraj
lakajhoj de Song-dinastio (960-1279). Plejparto de la tiamaj rughaj
gravuraj lakajhoj havis oran au arghentan internan prototipon. Oni
gravuris lakajhojn tre lerte kaj delikate, ke ili aspektas kiel
brilaj pentrajhoj. Estas noto, ke en 1279 Xu Ziyuan (chino) lau
invito farighis abato de japana templo. Li kunportis tien kelkajn
naturkolorajn gravurajn lakajhojn en antikva plastiko. Ili estas
la plej fruaj gravuraj lakajhoj nun videblaj.
Yuan-dinastio
(1206-1368) estis nova periodo de disvolvigho de la teknologio de
chinaj gravuraj lakajhoj. La tiamaj gravuraj lakajhoj kun Jiangsu
kaj Zhejiang kiel la centro havis densan koloron de popola arto.
Ili havis dikan tavolon da lako sen postsigno de gravurado. Ili
estis ornamitaj per floroj kaj folioj delikate gravuritaj. Ili estis
belaspektaj, kun striktaj kaj malsimplaj ornamaj karakterizajhoj.
Ekz. rugha vinvazo kun gravuritaj kameliaj floroj sur nedika tavolo
da lako. La glate gravuritaj floroj kun videblaj vejnoj sur la petaloj
kaj folioj impresas per fresheco.
La
gravuraj lakajhoj de Ming-dinastio heredis la stilon de Yuan-dinastio
kaj havis novan disvolvighon. En 1421 la Ming-dinastia imperiestro
Zhu Di starigis la lakajh-farejon Guoyuanchang en sia palaco en
Pekino, kien li translokis metiejojn de gravuraj lakajhoj kaj iliajn
metiistojn el Jiangsu, Zhejiang kaj Yunnan, tiel starigis sian bazon
de gravuraj lakajhoj kaj pligrandigis tiuflankan produktadon. La
gravuraj lakajhoj de Ming-dinastio surhavas simplajn strekojn kun
forta dekoracia efekto, vidigas lertecon de gravurado kaj delikatecon
de polurado, elspiras antikvan elegantecon kaj prezentas naturajn
kolorojn. Iuj artajhoj kun rughaj floroj sur flava fono estas brilkoloraj.
Sur ili pompas grandaj vermiljonaj floroj, kiuj klare prezentas
la temon. En tiu periodo furoris gravuraj lakajhoj buntaj, flavaj
kaj rughaj.
Qing-dinastio
(1644-1911) daurigis en la palaco la metiejon por fari gravurajn
lakajhojn chefe kun Ming-dinastia stilo, por uzo de la palaco. La
gravuraj lakajhoj de tiu periodo kun malsimplaj kaj delikataj desegnoj
estis fajne kaj reliefe grifelitaj kaj malmulte poluritaj.
Post
la fondigho de la nova Chinio en 1949 oni organizis la popolajn
artistojn de gravuraj lakajhoj, ke la tiuflanka teknologio iom post
iom progresis. Nun la chefaj produktejoj de gravuraj lakajhoj estas
Pekino, Yangzhou de Jiangsu-provinco, Tianshui de Gansu-provinco,
Huizhou de Anhui-provinco kaj la produktajhoj de Pekino estas la
plej famaj.
La
gravuraj lakajhoj de Pekino heredis la artan stilon de Guoyuanchang
de Ming- kaj Qing-dinastioj kaj Pekino farighis la plej granda produkta
bazo de gravuraj lakajhoj en Chinio. Ili havas metalan internajhon
kun emajla tegajho au lakitan nemetalan internajhon. La internajho
estas kovrita per dekoj, ech centoj da tavoloj da lako, kaj la kiomo
de tavoloj dependas de la postuloj de plastiko kaj desegno de la
gravura lakajho. Ilia chefa koloro estas vermiljono, iam oni uzas
flavan, verdan kaj nigran kolorojn. Ghi karakterizighas per simpleco
kaj eleganteco. Krom tridimensiaj vazoj en stilo de antikveco, ornamaj
bestoj kaj kortobirdoj kaj ekranoj, inter la gravuraj lakajhoj trovighas
ankau diversaj chiutagaj uzajhoj, kiel cindrujoj, teleroj, potoj,
skatoloj kaj juveloj, kiujn oni garnis per jado, eburo, oro, arghento,
emajlo kaj klozoneo.
Estas
gustoplenaj la gravuraj nubodesegnaj lakajhoj de Xijiang- kaj Jishan-gubernioj
de Shanxi-provinco. Ili prezentas nubojn kvazau malrapide ondantajn
sur la chielo. La gravuraj lakajhoj produktitaj de la gubernioj
estas tabloj, drinkilaroj, ekranoj kaj aliaj.
Surbaze
de sia tradicia teknologio la skulptitaj lakajhoj de Tianshui-gubernio,
Gansu-provinco, iom post iom transiris de la tradiciaj nigra kaj
rugha koloroj al tiuj de safiro, smeraldo, kamelo, palmo kaj agato,
kun inkrustajhoj de eburo, jado, koralo, agato, konko kaj buntaj
shtonetoj. La gubernio produktas grandajn ekranojn, sofojn, tablojn
kaj aliajn gravurajn lakajhojn en originala stilo.
La
gravuraj lakajhoj de Yangzhou estas faritaj ne nur per sia tradicia
teknologio, sed ankau per tiuj de lak-aldono, lak-plenigo, lak-gravuro
kaj lak-polurado, kaj inkrustitaj per konko. Yangzhou prokduktas
grandajn ekranojn, vazojn, skatolojn, potojn, inkfrotajn platojn
kaj aliajn gravurajn lakajhojn. Ili estas delikataj, elegantaj,
reliefaj kaj antikvecaj.
Kun
la senchesa plibonigho de la popola vivo, chinaj gravuraj lakajhoj
estas pli kaj pli ofte uzataj de popolanoj.
|