Popola ceramikisto Gan Zhiyou

Teksto kaj fotoj de ZHANG ZE

Por prosperigi la
tradician arton

    En la pasintaj 20 jaroj Gan Zhiyou dedichis sian tutan energion al savo, bonordigo kaj kreo de popolaj ceramikajhoj de Fuli kaj dank' al tio Unesko kaj la China Popolartista Asocio honoris lin per la titolo"popola metiartisto". Liaj artajhoj estas eksponataj kaj konservataj de 21 landoj kaj regionoj.

Li devenis de ceramikista familio

     En Zaozhuang de Shandong-provinco estas vilagho Xijijian, kiu antaue nomighis Fuli. Ghi estas fama pro siaj ceramikajhoj. La artaj ceramikajhoj estas faritaj el la loka argilo per aparta tekniko. Pro historiaj kauzoj la ceramiko de Fuli iom post iom dekadencis post la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. Gan Zhiyou naskighis en ceramikista familio. Li amis ceramikon jam de la infaneco. Lokanoj nomis lin ceramika mirinfano. Li deziris denove prosperigi la ceramikon de sia hejmloko.

Studi pri ceramiko de Fuli

    En 1978 Gan aghis 30 jarojn. En tiu jaro li eklaboris en la loka kultura stacio, dank' al kio li ekhavis pli da shancoj kontakti popolajn artistojn. Li vizitis multajn homojn por kolekti ceramikajn muldilojn kaj per tio komencis sian ceramikistan karieron. La skizoida 85-jara metiisto Gan Zhi'en estis unika eminenta ceramikisto siatempe. Gan Zhiyou ofte vizitis lin por lernado. Kiam la maljunulo malsanighis, Gan Zhiyou zorgeme flegis lin. Antau sia morto la maljunulo, montrante jujubarbon en la korto, diris al li, ke tie estas kelo de batatoj. Tie li kashis 16 modlilojn, tre gravajn por ceramiko. La maljunulo testamentis tiujn valorajn objektojn al Gan Zhiyou.

Prosperigi tradician arton

Esploro pri tombo de
Han-dinastio

     En la komenco de konstruo de la bakujo, Gan Zhiyou vendis 250 kg da sekigitaj batatoj kaj la patro donis al li la tutan sumon por edzigi la pli aghan filon kaj la tuta familio komencis bakadon. Bonordigi la preparitajn argilajhojn estas grave por produkto de la ceramikajhoj. Foje la duonfaritaj ceramikajhoj disfalis kaj Gan ne sukcesis forkuri. Dank' al ghustatempa savado li estis liberigita el la danghero kaj hodiau ankorau vidighas cikatroj postlasitaj de tiu akcidento. Por studi la lokan ceramikon li ofte vizitis la tombojn de Han-dinastio. Li diligente studis 4 jarojn kaj finfine elfaris siajn unuajn ceramikajhojn.

Lerni de maljuna artisto

    Fine de 1982 Gan cheestis ekspozicion de popolaj metiartajhoj de Shandong-provinco. Tie eksponighis ankau liaj 600 ceramikajhoj de 39 specoj. Liaj eksponajhoj estis forvenditaj en 3 tagoj.

    Che la fino de la ekspozicio la Centra Instituto de Artoj kaj Metioj okazigis kunsidon pri la ceramiko de Fuli. Fakuloj opiniis, ke la ceramikajhoj de Fuli elspiras richan tradician kulturon de Shandong. Ili estas de rara speco de ceramika arto de Shandong.

Kreo kaj disvolvo

Kolekti bezonatan argilon

     Kompare kun savo kaj bonordigo de tradiciaj ceramikajhoj, kreado estas pli malfacila. En la lastaj jaroj Gan Zhiyou dividis la ceramikajhojn de Fuli en tri specojn lau ilia uzado, t.e. kultaj, amuzaj kaj chiutage uzataj.

    Kultaj ceramikajhoj estas rondaj tripiedoj ding-oj kaj incensujoj. La amuzaj estas figuroj de leonoj, bovoj kaj ludiloj de infanoj. La chiutage uzataj esas florpotoj, vinujoj k.a.

Antau la bakado

    Surbaze de daurigo de la originaj trajtoj de la ceramikajhoj de Fuli, Gan Zhiyou faris bravan renovigon. Lau bezono de malsamaj artajhoj li trovis argilojn rughan, nigran kaj blankan. La de li faritaj kruchoj el nigra argilo estas belaj, fortikaj kaj multe mendataj de komercistoj. La de li faritaj potoj imite la Han-dinastiajn plejparte estas konservataj de la China Belarta Muzeo.