Interesaj ludiloj el legomoj

    Oni eble malfacile imagas al si, ke estas ludiloj el legomoj, sed s-ro Ji Shengjiu faris multe da tiaj ludiloj, kiaj hundo el kapsiko, rano el kukumo, elefanto el terpomo, testudo el rafano, papago el momordiko kaj salikoko el karoto.

    "Ho, bele!" oni admiras kaj eble demandas, chu s-ro Ji estas profesia metiartisto? Ne. Li neniam estis trejnata de belarto. En la pasinteco li laboris en komerca establajho kaj fari ludilojn el legomoj estas lia hobio.

    La versimila lokusto el shenoprazo estas lia unua verko. Fari shenoprazan lokuston ne estas malfacile. Faldu shenoprazan folion kaj volvu ghin per du blankaj fadenoj. Faru por ghi krurojn kaj antenojn el bambuaj strioj kaj metu ilin sur la shenoprazon. Jen aperas antau vi la aminda lokusto. Li lernis tion de sia patro, kiam li estis knabo. Poste, kiam li mem patrighis, li instruis la arton al sia filo kaj ties kamaradoj.

    La malgranda lokusto el shenoprazo multe interesis geknabojn kaj ankau inspiris al s-ro Ji verkadon. Li komencis cerbumi pri aliaj ludiloj el legomoj.

    Post 15-jara penado li jam povas fari 25 bestojn el 17 specoj de legomoj: limako el melongeno, akrido el lento, libelo el celerio, krokodilo el kukumo... S-ro Ji diris, ke en la homa vivo chie estas belo. Nur se oni priatentos ilin, la homa vivo farighos bela kaj interesplena. Chiam, kiam li elfaris insektojn kaj malgrandajn bestojn el diversaj legomoj kaj metis ilin sur tablon, li estis tre ghoja kaj pli profunde ekamis la vivon.