 En
Heyang de Shaanxi-provinco kreskas bonkvalita tritiko dank' al fekunda
tero kaj milda klimato, kaj la faruno de la tritiko estas blanka
kiel jado, kaj oni faras el ghi tre diversajn delikatajn manghajhojn.
La
popolo de Heyang estas ghentila kaj multe atentas etiketon. Floraj
farunajhoj estas nepre necesaj kiel donaco okaze de festo, geedzigho
kaj funebro. En la kamparo de la loko preskau chiuj moroj havas
respondajn florajn farunajhojn. Ekzemple en nupto oni certe vidas
paron da huntunoj kun floroj, kiujn ech lertuloj bezonas kelke da
tagoj por elfari. La gepatroj de la novedzino donacas tion kun sugesto,
ke ili
konfidas al la novedza familio la filinon belan kiel floro kaj esperas,
ke shi vivos feliche. La paro da huntunoj kun floroj konservighas
longan tempon en la novgeedza chambro. Se naskighas knabo, la patrinflanka
avino donacas farunan bovon kun espero, ke la nepo estos forta kiel
bovo. Se naskighas knabino, shi donacas farunan fishon kun espero,
ke la nepino estos vigla kiel fisho. En naskightago de grandaghuloj
oni donacas tre imponan farunajhon ornamitan per drako, fenikso,
peonio faritaj el faruno. En la mezo staras faruna statuo de Avo-senmortulo.
Por funebro oni donacas paron da vaporumitaj panoj ornamitaj per
farunaj floroj, kaj meze de la floraro staras blanka gruo por esprimi,
ke la gruo portos la forpasinton al la chielo.
La
lokanoj de Heyang shatas donaci malsamajn farunajhojn respondajn
al diversaj festoj. Konstrui domon estas granda afero por la kamparanoj,
kaj kiam oni surmetas cheftrabon, la najbaroj devas esprimi gratulon
al la dommastro, kaj tiu devas disdoni farunajhojn al ili kiel donacojn.
20
kilometrojn for de la gubernia urbo estas vilagho Zhangliu, kie
vivas 78-jara avino Zhao Xiuqin, tre lerta en farado de farunajhoj.
En la agho de 3 jaroj shi perdis la gepatrojn kaj estis vivtenata
de la avino. Deinfanece shi shatis fari papertondajhojn. Por vivteni
sin, shi shpinis kaj teksis. Kiam shi plenkreskis, shi jam ghuis
grandan famon pro la papertondado kaj farado de farunajhoj. Kiam
oni okazigis nupton au funebran ceremonion, oni shatis inviti shin
fari tian kaj tian farunajhon kaj shi chiam volonte donis helpon.
Tio
estis peco da pasto. Post prilaboro de la avino, ghi farighis floro,
birdo, insekto kaj homo en granda vigleco. Shi estas sagha kaj ne
sekvas rutinon. Shi studas la psikologion de kamparanoj kaj konas
ilian bezonon kaj povas elfari tre diversajn farunajhojn kaj tradiciajn
kaj renovigitajn. Farado de farunajhoj de Heyang akcentas kolorigadon.
Shia sperto en tio faris shiajn farunajhojn pli belaj ol farunajhoj
faritaj de aliaj.
La
avino senrezerve instruas sian arton al dekkelke da virinoj en najbaraj
vilaghoj. Dank' al tio la arto de farunajhoj multe shatata de la
popolo akiris tre bonan daurigon kaj disvolvon.
La
arto de farunajhoj de Heyang disvolvighis en la senchesa folklora
aktivado kaj iom post iom formis sian karakteran stilon de troiga
plastiko, okulfrapa koloro, peza folklora gusto kaj delikata farado.
Malsamaj lokoj havas farunajhojn de malsamaj stiloj. Farunajhoj
de ebenajho estas delikataj, kaj unu sola vaporumita pano surhavas
60-70 au ech pli ol 100 farunajn florojn, la koloro estas malpeza,
kaj la karaktero de faruno elstarigita. En regionoj che la Flava
Rivero oni faras farunajhojn en kruda kaj iom troigita formo, la
farunaj floroj estas grandaj kaj vaporumita pano helkolora. Tiu
por la Festo de Klaro kaj Brilo (chirkau la 5-a de aprilo) altas
30-50 cm kaj pezas 3-4 kilogramojn. Krudeco kaj lakoneco de plastiko
estas karakterizajhoj de farunajhoj de duonmonta regiono.
Kolorigo
estas karakterizajho de farunajhoj de Heyang. Ghi devas ne nur beligi
la farunajhojn, sed ankau konservi la originan koloron de faruno,
ke oni tuj povu scii, ke ghi estas farunajho. Oni armas la farunajhojn
per maldikaj bambuaj strioj kaj fragmitaj tigoj kaj starigas ilin
sur la granda vaporumita pano lau la planita strukturo. La vaporumita
pano povas esti antikva homa figuro, bebo au la Trio de Felichulo,
Altrangulo kaj Longevivulo. Kiam bebo monatighas, oni donacas farunan
knabinon. La kapo de la infano konsistigas trionon de la tuta artajho,
kaj oni pentras sur ghi nur grandajn nigrajn okulojn kaj rughajn
vangojn, por laueble konservi la naturon de faruno. Sur ghia kapo
estas multaj multkoloraj floroj kaj papilioj, kaj sur ghiaj shultroj
multaj floroj. La bebo tenas fenikson en la manoj, kies longa vosto
falas malsupren, kaj sur ghia piedo estas ora fisho.
La
diligentaj kaj saghaj kamparanaj virinoj ne estas katenitaj de rutino.
Ilia richa imagipovo gvidas iliajn lertajn manojn en farado de admirindaj
farunajhoj. Ekzemple oni donacas huntunon en formo de tigro, sed
el ghiaj naztruoj estas du 10-centimetraj vermicheloj. Kio ili estas?
Kaj la kreinto diris, ke ili estas elspiro de la mughanta tigro.
Sur la oreloj de la tigro estas po unu malgranda papilio en grandeco
de duoncolo. La popolaj artistoj harmonie kunordigas grandecon kaj
malgrandecon, firmecon kaj flekseblecon kaj chefan kaj akcesoran,
kio donas grandan artan infektan forton.
|