Tibetaj metiajhoj

de WA NA

    La popolaj metiajhoj de Tibeto kun naciaj karakterizajhoj ghuas renomon tra la mondo. Sube ni konigu kelkajn el ili.

Tapisho

    Manfarita tapisho de Gyaze estas la plej fama en Tibeto. La tibetaj tapishoj estas faritaj el shafa lano au poefaga lano. Tibetaj tapishoj, delikataj kaj molaj, portas freshajn kolorojn kaj neniam dekolorighas. Sed estas iom malfacile fari tapishon el poefaga lano, char tia lano estas malmola. Sed ghi estas tre fortika.

Remburita litkovrilo

    Ghi havas historion de pli ol 1000 jaroj kaj originis en Langkazi-gubernio okcidente de Yarzhoyum-lago. Ghi havas 4 specojn. Estas malvarme sur la altebenajho de Tibeto, kaj la homoj en la pashta regiono tranoktas en tendo, tial litkovrilo estas tre grava por ili. La tibeta litkovrilo estas remburita per lanugo de poefago au shafo. La eksterajho estas manteksita shtofo bele brodita.

Lankovrilo

    Lankovrilo estas pli malmola, sed pli maldika ol remburita litkovrilo. Lankovrilo teksita el poefaglanugaj fadenoj estas supera, tiu el shaflanaj fadenoj - mezkvalita, kaj tiu teksita el fadenoj miksite shpinitaj el shaflano kaj poefaga lano au el shaflanaj fadenoj - malsupera. Lankovrilo estas fortika, varmtena kaj humidimuna kaj facile portebla. Religiuloj kaj pashtistoj shatas preni ghin kiel litkovrilon au matracon. Kiam pashtighas gregoj, pashtistoj sternas lankovrilon kaj ripozas kushante sur ghi. Religiuloj migras kaj nepre devas kunporti lankovrilon dum la migrado.

Pulu-o

    Pulu-o estas la plej bela manfarita lanteksajho de Tibeto. Tiuj produktitaj de Shannan, Gyaze kaj Markam ghuas grandan renomon. Tibet-nacianoj shatas garni la randojn de la vestoj per pulu-o. Ghi estas fajna, mola kaj glata. Ghi estas uzata por fari tibet-nacian kostumon kaj ornami tibet-naciajn botojn kaj chapelojn. Belkolora pulu-o estas uzata por fari tibet-nacian sakon. Materialo de pulu-o decidas ghian prezon. Pulu-o el poefaga lanugo kostas pli kara ol zibela pelto.

Antautuko

    Tibet-stila antautuko estas produktata chefe en Shannan, Xigaze kaj Lhasa. Ghi estas multe preferata ornamajho de virinoj. Antau 600 jaroj oni jam komencis produkti antautukojn. Chiuj virinoj havas plurajn antautukojn, tial oni multe produktas ilin. Antautuko estas mankudrita. La farado estas delikata, kaj materialo multekosta. Antautuko ne nur estas ornamajho, sed ankau bone gardas la portantojn kontrau malvarmo.

Lana sako

    Shaflana sako estas nepre necesa chiutaga bezonajho de Tibet-nacianoj. Ghi portas rughan, bluan, verdan k.a. kolorojn. Oni kunportas ghin por enteni manghajhojn kaj diversajn necesajhojn.

Tendo

    Tibetaj pashtistoj loghas en tendo. Ilia tendo havas tri specojn: tiu el poefagaj haroj estas fortika kaj likimuna; tiu el kanvaso, kun tegmento pentrita je desegnoj de figuroj de homoj kaj bestoj, estas kunportata por subchiela laboro; kaj tiu el tolo estas uzata por feriado en parko au kermeso.

Sabro

    Sabro estas uzata en ornamado, memdefendo, produktado kaj chiutaga vivo. Sabroj de Lhasa, Gyaze kaj Damxung estas tre famaj. La kupra sabringo surhavas desegnojn de drako, fenikso, tigro, leono k.a. kaj estas inkrustita per turkiso kaj agato. La sabro estas tre bela kaj akra. Ghi trovas shaton en kaj ekster la lando.

Ligna bovlo

    Ligna bovlo estas farita el arboradiko au granda tubero de paulovnio (Paulownia fortunei) au betulo, au el la radika tubero de vinberujo au rododendro. La ligna bovlo povas havi tre diversajn formojn. Ghi estas fortika kaj malfacile rompebla. Ghi estas facile portebla kaj en vintro ghi povas longe teni la varmon de la manghajho ene.

Botoj

    La tibeta boto havas plandumon el bovledo kaj tibingon el ledo, pulu-o kaj damaskenita shtofo kun ora kaj arghenta filigrano. La tibeta boto havas tri specojn: leghera, leda kaj vata. Botoj faritaj en Changdu estas plej famaj.

Chapeloj

    Tibet-stilaj chapeloj havas multajn specojn. Delikate faritaj tibet-stilaj chapeloj karakterizighas per originala formo kaj koloro. Kutime oni garnas la chapelon per pelto de lutro au kuniklo kaj oraj kaj arghentaj filigranaj rubandoj. Kiam virino portas chapelon, shi devas enfaldi la antauan kaj postan partojn de la chirkaurando. Viro portas chapelon iom oblikve enfaldinte la postan parton de la chirkaurando. Maljunulo ne bezonas enfaldi la chirkaurandon.

Orajho kaj arghentajho

    Farado de orajho kaj arghentajho estas la plej komplika kaj plej malfacila el la tradiciaj metioj de Tibet-nacio. Martelo kaj tranchilo estas la chefaj instrumentoj. Unue oni bakas oron au arghenton en karbofajro kaj marteladas ghin, ghis ghi ricevas necesan formon. Poste oni gravuras sur la prilaborajhoj por fari el ghi braceleton, kolchenon, diademon, glavingon au vintason. Krome metiistoj faras diversajn artajhojn el nikelino kaj la farado estas sama al tiu por orajho. Tia metiajho similas al arghentajho, sed malpli peza, kaj vintaso, braceleto, diademo, glavingo k.a el nikelino estas multe malpli karaj kaj preferataj de turistoj.