|  
                   La 
              urbo Yixing situas en Jiangsu-provinco, orienta Chinio. Ghi kun 
              historio de 2200 jaroj estas fama pro siaj ceramikajhoj. Tie oni 
              elterigis pecojn de ceramikajhoj de neolitiko kaj malkovris ruinon 
              de bakujo de bluaj porcelanajhoj de Tang-dinastio (618-907) kaj 
              la Kvin Dinastioj (907-960) kaj rompitajn vazojn faritajn antau 
              Ming-dinastio (1368-1644). 
                 La 
              Yixing-aj ceramikajhoj estas originalaj ceramikaj metiartajhoj de 
              Chinio. Ili estas famaj tra la mondo pro siaj kuriozaj kaj antikvecaj 
              formoj, eleganteco kaj fortikeco. Ili el kompare kruda purpura kaolino 
              plejparte estas purpuraj, tial ili ghenerale ne estas glazuritaj. 
              La Yixing-aj ceramikajhoj, chu elterigitaj, chu hereditaj, plejparte 
              estas iloj por tetrinkado. La Yixing-aj tekruchoj el purpura kaolino 
              estas plej famaj. Tenate en tia krucho, la teo ne malvarmighas rapide 
              en vintro, nek vundas manon pro varmego en somero, ne shanghighas 
              guste kaj kolore. En la regperiodo de imperiestro Jiajing (1522-1567 
              sur trono) de Ming-dinastio (1368-1644) bakado de tiaj ceramikajhoj 
              prosperighis kaj iliaj tekruchoj famighis. 
                 Nun 
              la Yixing-aj ceramikajhoj jam havas entute 2000 specojn, kiaj krucho, 
              taso, florvazo, skribiloj, skulptajhoj kaj ornamajhoj. En ili kombinighas 
              arteco kaj praktikeco. 
                La 
              Yixing-aj ceramikajhoj atribuas sian famecon antau chio al sia aparta 
              kaolino. Farado de la Yixing-aj ceramikajhoj estas heredata de generacio 
              al generacio, per instruado al  
              metilernantoj, kaj la metia lernado dauras 3-6 jarojn. Antaue oni 
              dischiplighis al sia instruisto en aparta ceremonio kaj tiam oni 
              devis genue saluti sian instruiston kaj por sia dischipligho oni 
              devis havi garantianton, dum la metilernado la instruisto senpage 
              donis al la metilernantoj manghajhon, tamen ne salajris ilin. La 
              metiartaj stilo, kutimo, nivelo, kreiveco de la instruistoj kaj 
              ech iliaj ideologiaj trajtoj kaj moraloj multe influas siajn lernantojn. 
                 La 
              teakvo infuzita en tia krucho estas belkolora kaj gustoplacha. La 
              krucho estas tauga por teni akvon kaj varmegan kaj malvarmegan. 
              Se oni frotas ghin chiutage, do ghi farighas pli kaj pli brila. 
              Oni shatas fari kaligrafajhojn kaj pentrajhojn sur ghi. Dank' al 
              zorgema gravurado fare de artistoj la kaligrafajhoj kaj pentrajhoj 
              aspektas tridimensie. La krucho plivalorighas pro la kaligrafajhoj 
              kaj pentrajhoj, kaj de tio la konservantoj multe profitas. 
                Florvazo 
              estas alia speco de la Yixing-aj ceramikajhoj. Ghenerale la Yixing-aj 
              florvazoj ne estas glazuritaj. Sur la diversformaj vazoj ofte vidighas 
              pentrajhoj, kiuj kune kun la envazaj floroj kaj arbidoj formas idealan 
              envazan pejzaghon. 
                 La 
              poto el Yixing-a purpura kaolino estas bona por vaporumi kokon, 
              anason, fishon, viandon kaj aliajn. La pladoj preparitaj en tia 
              poto estas aparte bongustaj kaj nutrorichaj. 
                La 
              skulptajhoj el Yixing-a purpura kaolino ofte portas legendan kaj 
              historian enhavon, tial ili estas tre valoraj arte. Estas du specoj 
              de tiaj skulptajhoj, t.e. reliefoj sur kruchoj kaj aliaj objektoj, 
              kiuj havas valoron kaj praktikan kaj dekoracian kaj la dua speco 
              estas sole dekorajhoj, kiaj figuroj de homoj kaj bestoj. 
                Nun 
              la Yixing-aj ceramikajhoj vendighas ankau en Japanio, Korea Respubliko, 
              Singapuro, Kanado, Britio, Usono kaj aliaj landoj. 
              
             |