Harfiguro
estas tradicia pekina metiartajho kun historio de pli ol 100 jaroj.
Ghi estis kreita de fama metiartisto Wang Chunpei en la fino de
la 19-a jarcento.
Harfiguro estas
imitita lau militista figuro de pekina opero. Ghenerle, ghi altas
je 10 centimetroj kaj la plej alta je 70 centimetroj. La harfiguroj
en operaj kostumoj portas sur la kapo diversajn chapojn, birdvostajn
plumojn kaj flagojn surdorse, kun la vizagho bunte shmirita kaj
imitita lau tiu de rolo de pekina opero kaj malsamaj armiloj en
la manoj. Kiam oni metas harfigurojn sur latunan teleron au gongon
kaj ne forte frapas ghian randon, ili turnighas lau ghia ritma vibrado.
Iuj harfiguroj turnighas dekstren, aliaj maldekstren, kun armiloj
koliziantaj unu kun alia, kvazau du militistaroj interbatalus. Pro
tio la pekinanoj nomas tion teatro sur telero.
Jam en la mezo
de Qing-dinastio (1644-1911), la pekina opero evoluis en kortegan
arton. La harfiguro havas en si intensan koloron de kortega arto.
En 1915 la harfiguroj faritaj de Wang Chunpei gajnis arghentan medalon
en la Panama Universala Foiro. Tiam liaj harfiguroj ghuis renomon
kaj vendighis en chiuj grandaj foiroj en Pekino.
Wang Chunpei
heredigis la metiarton al sia filo Wang Hanqing. La filo povis fari
ne nur diversajn harfigurojn imititajn lau roloj de pekina opero,
sed ankau harajn artajhojn pri la popola vivo de Pekino, kiaj ludo
de surtera boato, stilzoriado, azenkuro kaj leondanco. En la mezo
de la 50-aj jaroj de la kuranta jarcento dekoj da harfiguroj kaj
haraj floroj faritaj de s-ro Wang Hanqing estis laudataj en la China
Metiartajha Ekspozicio okazigita en Sovetunio.
La
harfiguroj eksponataj kaj vendataj nun estas faritaj de s-ro Bai
Dacheng, popola artisto de la manchura nacio. De la infaneco li
shategis la pekinan operon, pentradon kaj modladon de argilfiguro.
En 1959 li komencis fari harfigurojn. Poste, li konsultis metiartiston
s-ro Wang Hanqing. Surbaze de la tradicia metiarto de Wang-familio,
s-ro Bai plibonigis harfiguran faradon kaj ekhavis sian propran
apartajhon. Chiuj liaj cent harfiguroj estas imitita lau roloj de
40-50-pekinaj operoj.
La
harfiguroj de Wang-familio estas faritaj el papero, kun tubforma
korpo kaj moveblaj brakoj kaj sen kruroj. La harfiguroj de s-ro
Bai havas pli da karakterizajhoj de la arto de la pekina opero.
ili portas silkajn kostumojn kun koloraj desegnoj. La vizaghoj,
delikate aritaj, tre similas al tiu de roloj de pekina opero, la
korpoj estas proporcie projektitaj kaj la piedoj videblas sub la
kolora pantalono.
La
brakoj kaj korpo de la harfiguro estas pufigitaj per kotono kaj
kunigitaj per feraj dratoj; la korpo fiksita sur la soklo; kaj la
kapo modlita el argilo. Iuj harfiguroj havas moveblan akson en la
mezo de la mano. Kiam la harfiguroj turnighas, la brako balancighas
kaj la armiloj en la manoj, kiaj glavo, lanco, vipo kaj martelo,
svingighas unu post alia, kio impresas pli forte ol la harfiguroj
de Wang-familio.
Kial
la harfiguroj povas movi sin sur la latuna telero? Char la argila
soklo de harfiguro estas ronda kaj ghia malsupra parto surhavas
sennombrajn porkoharegojn longajn je du centimeteroj, kiuj formas
haran bazon pli altan ol la soklo je unu centimetro. La haroj kaj
la peza soklo subportas la harfiguron kaj la flekseblaj haroj turnas
la harfiguron, kiam la telero vibras. La haroj vicighas en malsamaj
direktoj kaj anguloj, la harfiguroj turnighas dekstren au maldekstren,
rapide au malrapide, tiel ke sur la telero vidighas versimila batalo.
En la pasintaj
jaroj s-ro Bai kreis novtipaj harfigurojn. La 80-centimetre altaj
harfiguroj simio Sun Wukong, dioj Erlang kaj Julig, herooj de la
fama china mita romano "Pilgrimado al la Okcidento", estis eksponataj
en Tokio kaj bonvenigataj de japanoj. Specialistoj de la Arta Buroo
de la Franca-China Amikeca Asocio alportis harfigurojn al Francio
kaj emisiis kompleton da poshtkartoj pri harfiguroj.
|