Brikogravuro

de LIU BIAN

    Kiel popola arto, brikogravuro estas uzata chefe por ornamo de konstruajhoj. Brikogravuro de Chinio originis tre frue, kaj oni trovis ghin en ruino de urbo de la periodo de Militantaj Regnoj (475 a.K--221 a.K). Sed oni uzis brikogravuron por ornamo de ghardenoj kaj loghejoj en Tang- kaj Song-dinastioj (618-1279), kaj tio furoris en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911). La stilo de brikogravuro de diversaj lokoj estis varia. Gheneraldire, brikogravuro de la sudo karakterizighas per delikateco, dum tiu de la nordo -- malfajneco. Chu en la nordo, chu en la sudo, brikogravuro estas aplikata chefe por ornamo de pordarko, ekranmuro, lintelo, murangulo k.a. en ghardenoj, temploj, firmaoj kaj richulaj domoj.

    Por fari brikogravurajhon, oni unue devis fari desegnon sur la briko kaj poste reliefe gravuri la brikon lau la desegno. La desegnoj por brikogravuro temis pri vegetaloj, animaloj, figuroj en legendoj kaj mitoj, teatraj intrigoj kaj chiutaga vivo de la popolo.

    En Shexian-gubernio de Anhui-provinco estas multaj bone konservitaj domoj el Ming- kaj Qing-dinastioj. La brikaj gravurajhoj sur tiuj konstruajhoj montris la kontribuon de la popolaj artistoj por la arto de brikogravuro.

    En Ming- kaj Qing-dinastioj, en tiu gubernio estis multaj komercistoj. Influate de la feudisma patriarka ideologio kaj hejmsopiro, la komercistoj post gajno de granda profito emis sendi hejmen grandan sumon da mono por konstrui luksan domon. Ili emis konkuri kun najbaroj la skalo kaj lukseco de la domo por paradi sian richecon. Ili dungis altnivelajn gravuristojn kaj postulis je alta kriterio por la gravurajhoj. Ankau la gravuristoj farighis konkuremaj kaj penadis por prezenti kiel eble plej novan kaj distingighan verkon. Pro tio la temo de brikogravuro farighis pli kaj pli richa, la nivelo pli kaj pli alta, kio formis originalan stilon de la popola loghejo de Anhui.