Shtongravuro

de LIU BIAN

    Shtongravurajhoj estis muLte uzataj en la antikva Chinio, chefe por ornami templojn, arkadojn, pontojn, steleojn kaj civilajn domojn. Parto de la shtongravurajhoj estis uzata kiel luksajhetoj en chambro au praktikaj uzajhoj.

    La popola shtongravuro havas manierojn de plena reliefo, reliefo, basreliefo kaj linia gravuro. Arkadoj, shtonaj leonoj antau temploj, malgrandaj shtonaj leonoj antau civilaj domoj, chevalfostoj de Weibei de norda Shaanxi-provinco, oferaj fostoj de sudokcidentaj naciminoritatoj k.a. estis gravuritaj per eltrancho au eltrancho kaj reliefo en kombino. Balustradoj, florbedoj kaj murbazoj estis gravuritaj reliefe au basreliefe, kun forta gusto de pikturo, kaj temas pri bonauguraj desegnoj pri floroj, bestetoj kaj pejzaghoj, kaj nemultaj temas pri personoj.

    Shtongravurajhoj uzataj kiel luksajhetoj havas figurojn de floro, besto, persono, skribilaro, incensujo, parfumujo k.a., kaj la materialoj povas esti shtonoj de Shoushan kaj Qingtian kaj rulshtonoj.

    La popola shtongravuro prosperis en Quyang de Hebei-prov., en Fangshan de Pekino, en Dali de Yunnan-prov. kaj en Hui'an de Fujian-prov. Shtongravuro de blanka marmoro de Quyang komencighis en Han-dinastio (206 a.K--220 p.K), kaj disvolvighis pro la prospero de budhismo en Chinio. Blanka marmoro en Fangshan estis ekspluatita en Sui-dinastio (581-618), kaj multe uzata en konstruado de imperiestraj palacoj kaj mauzoleoj de Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911).

    Shtongravuro de Dali komencighis en Tang-dinastio (618-907), kaj ghia karakterizajho estas lerta konformigo de naturaj vejnoj kaj kolornuancoj de shtono al gravurado. Shtongravuro de Hui'an famighis pro shtonaj budhoj en Tang- kaj Song-dinastioj, kaj en Ming- kaj Qing-dinastioj la tieaj shtonaj leonoj, homoj kaj fostoj cirkauvolvitaj de drakoj ghuis famon en- kaj eksterlande. Tie oni gravuras leonojn kun shtonaj globetoj moveblaj en ilia busho, kaj oni nomas ilin "sudaj leonoj".