Surrokaj
bildoj, pratempa arto, estas desegnoj gravuritaj sur klifo kaj roko
en groto. La vivoveraj figuroj sur la bildoj konigas la veran kaj
romantikan vivon de la prauloj kaj ties spiritan adoron, kiu ne
nur kreis la indighenan arton de Chinio, sed ankau penetris tra
chiuj ghiaj temoj. Pro tio, koninte surrokajn bildojn, oni scias,
kun kia imanenta forto disvolvighis la indighena arto de Chinio.
Chinio estas unu el la landoj, kiuj posedas
multajn surrokajn bildojn. De tiaj bildoj vidighas, ke la arto havas
denaske rilatojn nedisigeblajn de generado en la homa vivo kaj adorado
de la homaro al la naturo. La prauloj ne konis la naturon. Char
ilia vivo estis ege malfacila kaj la naturo katenis ilian ekziston,
ili ektimis la naturon, ghin kultis kaj personigis, de kio naskighis
dio. La prauloj esperis, ke prosperos generado de chiuj estajhoj
kaj ilia
propra klano. Pro manko de sciencaj scioj pri estajhoj kaj homoj,
la prauloj, influate de mitologioj kaj kaoso, trovis generadon mistera.
Pro tio ili pie kultis dion de genero. Plej fruaj surrokaj bildoj
temas pri kulto de genero.
Krome la tiamaj surrokaj bildoj montris
ankau la scenon de chasado. Plej ofte vidataj bildoj temas chefe
pri notado de scioj, pri kulto de la naturo, religio kaj spirito,
pri dancado de dio kaj homoj, pri kulto de genero k.s. Chiuj tiuj
bildoj fidele montris la tiaman socion. Similaj bildoj trovighas
ankau en tomboj de aristokratoj. La reprezentantaj estas surshtonaj
kaj surbrikaj bildoj de Han-dinastio (206 a. K. - 220 p. K.). Ili
montras diversajn scenojn de terkulturado kaj socia vivo, kaj rakontas
mitojn kaj legendojn. Surshtonaj kaj surbrikaj bildoj, kreitaj en
la socio pli matura kaj kun tekniko pli alta ol tiu de la surrokaj
bildoj, servis kiel kunentombigajhoj por aristokratoj.
Char
la prauloj trovis la naturon mistera, iliaj bildoj estis vualitaj
de mistera koloro, kiun malfacile komprenas la nunaj homoj. Tamen,
kiam la prauloj faris tiujn bildojn, en ili naskighis la estetika
ideo. Precipe kun maturigho de la terkultura socio la vejnoj de
la surrokaj bildoj estis uzataj sur multaj ajhoj, ekz. koloraj fajencajhoj,
kaj la vejnoj sur la lastaj estas pli variaj kaj kolorrichaj. En
la supra kaj meza basenoj de la Flava Rivero elterighis multaj koloraj
fajencajhoj, kies plastiko estas tiel delikata, ke oni malfacile
povas imagi ghin.
Kvankam arkeologoj kaj popolaj artistoj
havas malsamajn opiniojn kaj proprajn klarigojn pri la kultura signifo
de la vejna plastiko, tamen oni povas certigi, ke tiuj pratempaj
artajhoj sendube apartenas al la arto de laboruloj. En ilia disputado
estas jena opinio: la desegno de duobla fisho kun homa kapo sur
koloraj fajencajhoj elterigitaj en la ruino Banpo, Xi'an, kaj samgrandaj
desegnoj sur la rando de la fajencajhoj eble estis transformighinta
Tajghi-bildo konsistanta el du kunighintaj fishoj, kio koncernas
la ok trigramojn de Fuxi. Tio eble estis figure konkreta esprimigho
de antikva china filozofio pri yin kaj yan. Kaj la koncepto, ke
kunigho de yin kaj yan naskas universon, chiam dauris kaj evoluis
en la tradicia china popola arto. Oni povas diri, ke tio interligighis
kun la temo pri kulto de genero montrata en la pratempaj surrokaj
bildoj.
|