La
vera nomo de Barbulo Nie estas Nie Fangjun. Li estas viro honesta,
simpla, necedema kaj brava. Li estas tipa viro de okcidenta Hunan-provinco.
Al li ne mankas inteligenteco kaj spriteco propraj al la vilaghaj
intelektuloj. Li naskighis en familio de metiisto de paperaj figuroj.
La butiko de liaj gepatroj estis la plej granda el la dekoj da samspecaj
butikoj en la loko. La paperaj figuroj, ghenerale dirite, estis
uzataj por popola kulto kaj sekve de tio elspiras fortan lokan folklorecon
kaj religiecon. Barbulo Nie estis sagha kaj lernema jam en la infaneco
kaj, influite de la gepatroj, li ekshatis la paperajn figurojn kaj
bone konis ilian faradon.
Li estis
obstina. En la unua tago, kiam li heredis la butikon de sia patro,
li decidis prosperigi ghin. Li diligente lernis ne nur la sciojn
por elekti, haki kaj poluri bambustriojn, sed ankau tiujn por ligi,
garni, farbi kaj pentri. Li studis pentradon, farbadon kaj kaligrafion
por levi sian nivelon de la metiarto. Li lernis de multaj famaj
metiistoj.
Nie
Fangjun, kiu lernis de multaj antaue, nun estas fama artisto tiukampe
en okcidenta Hunan-provinco. Li estis lerta en farado de birdoj,
fishoj, rampuloj kaj chiaj objektoj en la mondo el bambuo kaj papero.
La de li faritaj paperaj figuroj estas versimilaj kaj chiu lia metiartajho
povas esti rigardata kiel eminenta artajho.
La paperaj
figuroj faritaj de la familio Nie jam havas sian propran sistemon
dank' al diligenta reformado de Barbulo Nie en la pasintaj dekoj
da jaroj. Ni prenu faradon de leonkapo kiel ekzemplon. Tio estas
kaj metiarto kaj laciga laboro. Sagha kapo kaj lertaj manoj kondukas
al sukceso. Liaj du dikfingroj estas duraj kaj plataj pro longatempa
prilaborado de bambustrioj. Oni diras, ke liaj fingroj estas fere
malmolaj, per kiuj li povas vundi aliajn.
En la
lastaj jaroj la grandaj kaj malgrandaj leonkapoj, faritaj de Nie,
estis premiitaj plurfoje en la chinaj kaj internaciaj konkursoj
de popolaj metiartajhoj. En 1999, kiam la tuta lando celebris revenon
de Makao al la patrio, Nie kaj liaj pli ol 20 familianoj kaj amikoj
laboregis dekkelkajn tagnoktojn kaj fine elfaris drakon 199.9 m.
longan el papero kaj bambustrioj, per kiu li gajnis la grandan premion
en la konkurso de drako-danco partoprenita de 230 drakoj. Poste
la Poshta kaj Telekomunika Ministerio presis la de li faritan drakon
sur la novjara salutkarto de 2000, kio multe ghojigis lin.
Nun
liaj metiartajhoj el papero kaj bambustrioj famas ne nur en Azio,
sed ankau en Europo kaj Ameriko. Li mem estis honorita de UNESKO
per titolo de "popola metiartisto". Nun chiuj liaj familianoj
estas liaj helpantoj. Ili chiuj estas diligentaj, kaj kompetentaj
en la arto. Ni kredas, ke lia metiarto estas promesplena.
|