Ombroteatro
havas rilaton kun papertondado che la origino kaj ghia plastiko
devenis chefe de heredo kaj imitado de papertondado kaj aplikis
la efekton de ajhura fenestrofloro (fenestrofloro estas papertondajho
algluita sur fenestrovitro kiel ornamo che festoj). Ludante ombroteatron,
aktoro tenas en la manoj tri bastonetojn kunligitajn kun tondita
homfiguro, unu kun la kolo kaj la du aliaj kun la du manoj. Per
lampolumo oni jhetas ghian ombron sur blanka tolo nomata, kaj la
aktoroj kantas tekstojn de la teatro en akompano de muziko de tamtamo
kaj tamburo por prezenti vivajn kaj versimilajn teatrajhojn. La
komunaj karakterizajhoj de la ombroteatroj de chiuj lokoj estas
tio, ke la figuroj de homoj kaj bestoj montrighas per profilo, kaj
malofte per duonprofilo au fronta vizagho. La kapo de la figuroj
estas malmuntebla kaj povas adaptighi al diversaj korpoj por ludi
diversajn rolojn en la teatro. La artikoj de la figuroj estas flekseblaj,
kaj sub la manipulado de la aktoro ili povas ludi viglajn rolojn.
Ombroteatro
estas alinomata kiel "lampombro" kaj "azenleda ombro".
Ghi originis en Shaanxi-provindo de Chinio kaj dividighas en la
orientan skolon kaj la okcidentan skolon. Poste la arto iris en
Shanxi-provincon kaj formis la sudan vojon. Gheneraldire, la figuroj
de la provincoj Shaanxi, Shanxi kaj Hebei estis fajne ellaboritaj,
kaj la roloj de la figuroj de la teatro estas klare distingeblaj
per la trajtoj de la vizaghoj. La figuro de heroino en teatro en
la nordokciento de Chinio havas rondecan frunton kaj rektan nazon,
dum la mentono estas rektangula. La lipoj estas rughigitaj kaj la
okulanguloj kaj la brovoj ligighis en arka linio. La figuroj de
ombroteatro de la provincoj Henan kaj Hunan havas krudajn liniojn,
la vizaghoj havas rondecajn liniojn.
Ombroteatro
estas ombroarto ludata sub lamplumo, tial oni bezonas klaran ombron,
kaj la linioj kaj desegnoj ne akcentas fajnecon kaj densecon de
la linioj.
|