Se
papertondado kaj tolaj artmetiajhoj povas pli facile esprimi artan
talenton de virinoj kaj estas nomata arto de virinoj, do popola
skulpturo, oni povus diri, estas arto de viroj. Sube ni konigu shtongravuron,
lignogravuron, argilan skulpturon k.s.
Leono
chiam estas la chefa temo de la china popola shtona gravuro. Se
tola tigro estas enkorpigita per patrineco, shtona leono reprezentas
patran amon. Lau la popola koncepto, la figuroj de leono kaj tigro
havas saman enhavon kaj estas rigardataj kiel sama arta figuro.
En la china kamparo oni ofte povas vidi shtonajn leonojn en stratoj,
antau domoj, ech sur tabloj kaj litoj... Facile supozeble, shtona
leono okupas gravan lokon inter la popolo. La leonoj havas tre diversajn
formojn kaj grandecojn, sed chiuj estas amindaj kaj ne similaj al
tiuj, kiuj havis ferocan mienon kaj trovighis en palacoj au domoj
de altranguloj.
Shtona
simio estas alia vaste konata figuro inter la popolo. Ghi estas
dia besto simbolanta saghecon, amindecon kaj generan povon. La shtona
gravurajho "simio-patrino kaj la ido" estas tre interesa
verko.
Ankau
ligna ludilo povas esti klasifikita en la kategorion de skulpturo
de viroj. Ghi havas longan historion kaj formis fiksan formon, kaj
en iuj lokoj ghia farado jam farighis okupo en postsezono en la
kamparo. Tiam kamparanoj prenas branchojn kiel materialon kaj faras
el ili diversajn ludilojn kaj vendas ilin en bazaro. Ligna ludilo
de Shandong-provinco havas plej freshajn kolorojn. Sur la lignaj
homoj kaj glavoj oni bildigas bestajn vizaghojn kaj florojn, la
koloroj estas tre akordaj, kaj multaj el la desegnoj estas tradiciaj
kiel tigra vizagho. "Simio grimpanta sur fosto" de Henan-provinco
estas tre interesa ludilo. Ghi prenas simion kiel la chefan kaj
tiele akiris la nomon.Krome ghi havas aliajn aspektojn en la romano
"Pilgrimado al la Okcidento". Per kelke da tranchoj oni
faras simian korpon el bastoneto, faras ghiajn membrojn el fadeno
au drato. La simio estas en pozo danco kaj en ghiaj manoj estas
armilo. Ghi vekas grandan intereson de infanoj.
Chinoj
faras ludilojn ankau el argilo. En Wuxi oni faras el argilo budhostatuojn
kaj korpulentan bebon "Granda Afu". En Pekino kaj Jinan
oni faras argilan leporon, kaj en Shaanxi "sidantan tigron".
Chiuj tiuj estas tre famaj tra la tuta lando. "Ninigou"
estas ludilo farata en Hennan-provinco. Ghi estas ne sole ludilo,
sed ankau simbolo de priapa adoro kaj forta esprimo de antikva koncepto
pri jin kaj jang. Ghi havas multajn variojn kun strangaj formoj
kaj mistera gusto: dukapa besto, simiino kun troigita temo pri nasko,
kunigitaj bestoj, nau-kapa birdo k.s. En Chinio estas tia onidiro:
post kreo de homoj Fuxi kaj N¨¹wa kreis unue hundon, tial
multaj ideogramoj de la chna lingvo havas konsistigan parton "áë",
kiu signifas hundon, tial en la tradicia kultura aktivado de grupa
kulto al genero en la prapatra templo, en kombino kun la moro de
kulto al la prapatro kaj al genero, oni nomas chiujn argilajn ludilojn
kun infandonan shamanan povon "ninigou". Tio estas tre
esplorinda kultura fenomeno.
Paperplastiko
estas etendigho de papertondado. Tio estas popola arto de ekspansio
de papera materialo al tridimensia plastika kampo. Chu floraj lanternoj
por la Lanterna Festo, chu kajtoj flugigataj en la Klara kaj Hela
Festo, chiuj estas kalkulataj artajhoj de paperplastiko. Kajto havas
multajn skolojn, kaj chefe du. En Pekino oni faras kajton kun rigidaj
flugiloj kaj oni nomas ghin "hirundo". En aero tia kajto
aspektas vere kiel viva hirundo anoncanta alvenon de printempo.
Kajtoflugigado jam farighis shatata sporto de la popolo.
Krome
oni povas kalkuli "farunan figuron" kaj "maltan figuron"
kiel skulptajhojn. Ankau tiaj metiajhoj estas ludiloj. Antaue metiistoj
kolportis ilin sur stratoj por vivteni la familion, sed nun oni
malofte povas vidi tiajn metiistojn sur stratoj.
|