Ordinaraj
alplandajhoj estas faritaj el kelke da kungluitaj toloj iom malmolaj
kaj ambauflanke estas garnitaj per kompare bona shtofo. Pli bonaj
alplandajhoj estas broditaj je diversaj desegnoj. La brodantoj enkorpigas
en la desegno kaj stebado specialan signifon au senton. Precipe
kiam ghi tushas la vivon kaj amon, la lertaj brodantoj absorbite
laboras, char chiuj desegnoj kaj steberoj enhavas profundan korinklinon
kaj la uzantoj de la alplandajhoj povas chiam senti proksimecon
de la farinto.
Plejparto
de la virinoj en la baseno de la Flava Rivero povas fari broditajn
alplandajhojn. Fraulino faras por sia amato, edzino por la edzo
kaj patrino por la filo. Tiu kutimo havas longan historion, ke viroj
chiam estas la kerno de la familio ech de sia infaneco. Por vivteni
la familion la viroj devis laboregi kaj iuj migris aliloken
por serchi vivrimedojn. Kaj iliaj karaj virinoj benis patronon de
dio al ili, brodis siajn bondezirojn en la auspiciajn desegnojn
por transmisii ilin al siaj karuloj. Ili brodas sur la alplandajhoj
bildojn, signojn kaj ech vortojn. La chinaj virinoj kutime rezervighemaj
ne facile montras sian senton, do la alplandajhoj farighis portiloj
de ilia korinklino al la karuloj.
Unu
el la stiloj de alplandajhoj surhavas garnajhon kaj plenan kontinuan
desegnaron. La pli tradicia stilo estas tia, ke la alplandajho dividighas
en tri partojn, nome la kapo, la mezo kaj la kalkanumo. La "kapo"
signifas chielan mondon, kaj la desegnoj prenas la sunon, lunon
kaj konstelaciojn kiel la temon. La mezo reprezentas la homan mondon
kaj enhavas homan senton, dum la desegnoj estas sentorichaj, au
simple montras la ideogramojn signifantajn "duoblan felichon",
"sopiron" au "atendon". La kalkanumo reprezentas
teron, kaj oni brodas krucojn kaj signojn de la oriento, okcidento,
sudo, nordo kaj mezo.
Lau
la formoj de la desegnoj, alplandajhoj dividighas en du grupojn.
Tiuj de la unua grupo surhavas figurojn de floroj, birdoj, insektoj
kaj homoj. Dum tiuj de la alia grupo surhavas la signojn Ê®£¬Ã×£¬¾® k.a.
Oni
havas tri manierojn por brodi alplandajhojn:
I.Kovrobrodado
sur papera skizo: Glui sur prilaborota alplandajho papertondajhon
kiel desegnon kaj brodi la desedgnon kovrante la paperon. Tiu maniero
reliefigas la brodajhon.
II.Simpla
brodado: Tiu maniero estas facile lernebla. Oni unue desegnas sur
la prilaborota alplandajho kaj brodas per la plej simpla stebado.
Multaj fraulinoj konservas che si multe da belaj desegnoj. Tiu metodo
estas utila al heredo kaj disvastigo de la tradiciaj desegnoj. Au
oni ne faras skizon sur la prilaborota alplandajho, sed rekte faras
brodadon. Tiuj brodantinoj estas tre saghaj kaj kreivaj. La steboj
devas esti bonordaj kaj la fono devas esti tute kovrita de la steboj.
III.Kanvasmaniera
stebado: Unue oni liniigas sur la alplandajho au eltiras alterne
veprerojn kaj vefterojn. Post tio oni surbrodas krucojn kaj la krucoj
formas algebran desegnon tradician au abstraktajn signojn transformighintajn
el antikvaj figureoj.
Ankorau
estas multaj manieroj de brodado de alplandajhoj, sed chefe de konkretaj
figuroj kaj abstraktaj signoj, chiuj entenas specialan signifon.
Kaj ambau desegnoj estas sufichaj por esprimi la bondeziron de la
brodinto.
|