Chinioj
lertas en bambua plektado en multaj lokoj de antikve. Arkeologiaj
materialoj montris, ke la prahomoj plektis korbon el bambuo por
konservi manghajhojn. Tradicio diras, ke en la periodo de Militantaj
Regnoj (475--221 a.K.) vivis lignajhisto Tai Shan, kiu kreive aplikis
linajhistan teknikon en la bambua metio, dank'al kio la metio impete
disvolvighis. Hodiau la chinaj bambu-plektistoj daure rigardas Tai
Shan kiel iniciatoron de la bambuplekta metio.
Shengxian-gubernio
situas en Zhejiang-provinco, orienta Chinio. Ghi, honorita kiel
hejmo de bambuoj, meze de la 4-a jc. jam estis landfama pro siaj
belaj bambuaj plektajhoj. La tieaj metiistoj povas plekti rondan
ventumilon el tre delikataj bambuaj fadenoj. Tia ventumilo el tre
delikataj bambuaj fadenoj. Tia ventumilo, maldika kaj diafana kiel
cikadaj flugiloj, estas multe shatata de la publiko. Komence de
Song-dinastio (960--1279) en Shengxian aperis multaj meiistoj de
lanterno. Ili faris grandajn drakoformaj lanternojn kun framo el
bambuo, kiuj pli vigligis la etoson de festotadoj. En la dinastioj
Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911) pli kaj pli multaj homoj de
la loko okupis sin per bambuplektado.
Multaj chiutagaj
bezonajhoj estas konservataj en bambuaj korboj de diversaj formoj.
Oni faras bambuajn korbojn rondajn, ovalajn, kvadratajn kaj ortparalelepiedajn
por teni donacoj, shuoj, bombonojn, fruktojn, manghajhojn, florojn
k.a. La plektometodoj estas diversaj: eltiro, krucigo, surpremo,
ajhurigo k.a. La bambuaj strioj estas tiel delikataj; ke unu bambua
fadeno dikas 0.25 milimetron. Iuj delikataj bambuaj korboj estis
garnitaj per latunaj akcesorajhoj.
Bambuaj korboj
de la gubernio estas tre popularaj en la loko, kaj ghuas renomon
eksterlande. En la lastaj jaroj metiistoj aplikis novan teknologion
de bambua plektado. La plej menciindaj estas kolordesegnado sur
bambuaj lamenoj kaj ilia blankigo.
Oni
enigas la kolordesegnitajn bambuajn lamenojn meze au ekstreme de
florvazoj kaj korboj por fruktoj. Se oni faros orajn desegnojn sur
la lamenoj, la plektajhoj farighos pli belaj. Oni ankau blankigas
la bambuajn lamenojn por ke tiuj farighu blankaj kaj brilaj, el
kiuj la faritaj metiartajhoj estas pli charmaj.
Metiistoj
de bambuaj plektajhoj kaj koncernaj teknikistoj de la gubernio faras
bestojn el bambuo. Tio malfermis novan mondon por la bambuplektajha
metio. La eksponejo de la loko estas mondo de bambuaj bestoj: Pigo
staras sur rugha umearbo, pavo povas sub erdaj arboj, pando manghas
bambushosojn, en la aero flugas diversaj birdoj kaj sur la planko
kuras multspecaj bestoj.
En
1979 la bambua aglo de Shengxian flugis en la Blankan Domon de Usono.
En 1982 eksponighis bambua aglo en fluga pozo en la monda foiro,
Tenesio. Ghi plachis al milionoj da vizitantoj.
Por
pliigi la uzeblecon de la metiartajho, la metiistoj faras la tradiciajn
bambuajn korbojn bestformaj, birdformaj bambuaj ujoj kun alte levitaj
flugiloj, kiuj funkcias kiel tenilo, estas tre allogaj.
Inter la amasego
da bambuaj plektajhoj vidighas ankau Nau Leonoj kun Pilko, Du Drakoj
kun Globo, Charo kaj Chevaloj el la tombo de la Unua Imperiestro
de Qin-dinastio (221-206 a.K.).
La
bambuaj plektajhoj farighis pli kaj pli famaj. Nun ili vendighas
ne nur en Chinio, sed ankau en Japanio, Usono, Italio, Germanio,
Singapuro kaj aliaj 80 landoj kaj regionoj. Oni diras, ke ili estas
artaj trezoroj de Oriento.
|