En
la gubernio Xunxian apud la Flava Rivero etendighas vasta tero, kies
argilo estas glata kaj viskoza. Oni faras el tia argilo diversajn
ludilojn.
En
la gubernio la plej ofte vidata argila ludilo estas fajfebla argila
hirundo. La malgranda estas 3-centimetra por ludo, dum la granda
-- 20-centimetra por aprecado. Chu infanoj, chu plenkrerskuloj,
chiuj shatas ghin. Char tia ludilo estas fajfebla, tial oni nomas
ghin "Nigugu" (argila fajfanto).
Fakte
la origino de argila ludilo havis rektan rilaton kun batalo okazinta
en la loko. En arda batalo multaj militistoj mortis. Por kulti la
mortintajn kamaradojn, soldatoj, kiuj lertis en farado de argilaj
figuroj, faris el argilo homojn kaj chevalojn. Tio estis afero antau
1800 jaroj. La arto cirkulis kaj la argilaj figuroj inkluzivis homojn
kaj bestojn en diversaj mitoj.
En
iu vilagho, kie oni faras la plej bonajn argilajn ludilojn, du trionoj
de la familioj sin okupas pri farado de argilaj ludiloj. En autuno
chie oni povas vidi farantojn de "Nigugu". Ili fosas,
miksas, knedas, modlas, bakas, farbas...
Oni
faras argilajn ludilojn ne por sin distri, sed por vendi en templaj
foiroj. En la pasinteco, en templaj foiroj vicighis multe da standoj
vendantaj argilajn ludilojn kaj serpentumis longaj vicoj de achetantoj.
Unue
oni farbis la modlajhojn per nigra au bruna koloro, poste kolorigis
ilin blanke, rughe, flave, blue kaj verde. La fajfo de la ludiloj
pli vigligis la foirojn.
Por
la vilaghanoj farado de "Nigugu" shajnis facila. Preni
argilon che la rando de la vilagho, vershi en la argilon akvon,
knedi kaj bastonadi la argilon, por ke ghi farighu fajna kaj mola.
Plejparto de la farantoj faris per modeliloj. Uzante modelilojn
oni faris tre rapide, sed la produktajhoj estis monotonaj. Oni ankau
modlis ankau per manoj. Tiu metodo estis malrapida, sed karakteriza.
Unu el la specoj de "Nigugu" havis risorton kaj skuighantaj
partoj de la ludiloj vekis grandan intereson. Fininte modladon,
oni truis la farajhojn por sonigi ilin. Post bakado oni kolorigis
kaj briligis ilin.
Pli
kaj pli malmultighas farantoj de "Nigugu", char profito
estas tre malgranda kaj krome la infanoj havas pli kaj pli multajn
aliajn ludilojn. Sed 79-jara avo Wang Lantian ne flankenmetis la
metion. 7-8-jara, li jam eklernis la metion che sia patro. Li, tre
sagha, povas fari diversajn figurojn. Li estas la plej elstara inter
la metiistoj en la gubernio. Liaj verkoj estis eksponataj en multaj
urbegoj kaj li estis titolita "Popola Artisto de Henan-provinco".
Li senchese faras "Nigugu" por muzeoj kaj fremdlandaj
vizitantoj. Li opinias, ke neniam elmodighos "Nigugu".
|