China
bildo el tritika pajlo havas historion de pli ol du mil jaroj. Efektive
ghi estas artajho de tondado kaj algluado. Post pluraj procezoj,
kiaj fumsekigo, vaporumado, blankigo, skrapado, plektado kaj farbado
al tritika pajlo, oni tondas kaj algluas ghin lau ghiaj poluro,
koloro kaj vejno. La homoj, floroj, birdoj kaj bestoj sur bildoj
faritaj el tritika pajlo estas versimilaj, kaj dank' al sia brilo
kaj ornamipovo bildo farita el tritika pajlo charmas per la naturaj
antikveco kaj eleganteco.
Nuntempe,
post senpolucia traktado pere de altteknologio kaj tradicia teknologio
oni faras stereobildojn kun pli alta valoro de aprecado kaj konservado.
|