Vizagha
desegnajho sur ligna cherpilo estas antikva bonauspiciajho. En la
regiono de Shaanxi, nordokcidenta Chinio, ghi servas al la lokanoj
por cherpi akvon. Chiu familio posedas almenau du tiajn cherpilojn.
Antaue,
kiam la familio havis malagrablajhon au malfelichon, kiaj filomanko
kaj akcidento, oni petis metiartiston fari vizaghan desegnajhon
sur ligna cherpilo kaj pendigis ghin sur la pordoframo au alero.
Laudire tio povas forpeli malfavorajn spiritojn.
Sekve
de la popularigo de sciencaj scioj, plibonigho kaj stabileco de
la vivo, lokanoj ne plu metis deziron pri felicho kaj forpelon de
malfavoraj spiritoj sur vizaghan desegnajhon sur ligna cherpilo
kaj la lasta ighis metiartajho.
Por
fari la nomitan artajhon oni unue elektas bonkvalitan lignon por
fari cherpilon, poste poluras ghian eksteron kaj fine faras sur
ghi vizaghajn desegnajhojn, kiuj temas chefe pri personoj el antikvaj
legendoj. La transformitaj figuroj kaj troigaj koloroj de la desegnoj
karakterizighas per forta loka gusto de la Loesa Altebenajho.
|