Wang
Yueyuan kreskis en Guizhou-provinco, fama pro vaksa pentrajho, kaj
komencis lerni tiun arton en la agho de 10 jaroj. Poste shi eniris
en vaksan tinkturejon kaj sin okupis ekskluzive pri vaksa pentrado
sub la direktado de majstrino Yang Jinxiu.
Wang
Yueyuan neniam uzis skizon dum sia pentrado montrante sian akran
observemon kaj altan lertecon. Shi miksis en la vaksan pentradon
la arton de brodado kaj brokado kaj kreis verkojn kun richa enhavo
kaj racia strukturo. En la lastaj 80-aj jaroj de la pasinta jarcento,
por plifortigi la esprimpovon de la vaksa pentrado, shi kaj shiaj
kolegoj provis koloran vaksan pentradon. Ili fandis abelan vakson
en koloran likvajhon kaj faris delikatajn desegnojn sur blanka shtofo
kaj ne bezonis tinkturadon. La linioj estas fajnaj koloroj freshaj,
kaj desegnoj tridimensiaj. Tiuj verkoj estas valoraj kolektajhoj
kaj chambraj ornamajhoj.
Verkoj
de Wang Yueyuan vendighas en Usono, Francio, Singapuro, Japanio
k.a.
|