Kajto,
speco de chinaj metiartajhoj, estas chiam shatata de la china popolo.
Ghi, tauga por apreco, amuzo konkurso kaj sporto, havas intimajn
rilatojn kun popola moro, sezono, tekniko kaj pentrado.
Chinio estas
nakighloko de kajto. Historia materialo diras, ke la kajto naskighis
antau 2000 jaroj. Tiam oni faris kajton el ligno en formo de aglo,
nomatan ligna aglo. Poste aperis kajto el papero. En la Kvin Dinastioj(907-960
p.K.) oni fiksis bambuan fajfilon sur kajto. Kiam flugis la kajto,
la fajfilo sonis kontrau la vento. En la antikvexo belaj kajto funkciis
kiel ludilo chefe por korteganoj kaj nobeloj. Nur en la lastaj jaroj
de Qing-dinastio (1644-1911) ili farighis popolaj metiartajhoj.
Multaj metiartistoj sin okupis je kajtofarado kaj aperis diversaj
skoloj. La kajto ekhavis siajn apartajn trejtojn. Miniatura kajto
estas unu el la specoj. Ghi estas malgranda kaj delikate arita.
Oni povas flugigi ghin por amuzo kaj ankau kolektas ghin por apreco.
S-ro Leng Shixiang
estas fama faranto de miniaturaj kajtoj. Li havas multajn skatolojn
kun miniaturaj kajtoj ene. Ghenerale dirite, la kajtoj de malpli
ol 15X15 cm estas rigardataj kiel la miniaturaj. Sed tiuj faritaj
de Leng estas multe malpli grandaj ol la normo. La plej malgranda
el liaj kajtoj, kun vizagho de homfiguro en pekina opero, estas
nur 0.7X0.7 cm, egale al kvarono de la homa dika fingro, kaj malpli
epza ol unu sezamsemo. Ech formiko povas movi ghin.
"Kvankam la
miniatura kajto estas tre malgranda, tamen ghi posedas chiujn karakterizajhojn
de normala kajto," diris s-ro Leng. Samkiel aliaj kajto, ankau tiuj
de Leng estas faritaj per kunligado, surgluado kaj pentrado. Malgrau
sia malgrandeco, ili chiuj taugas por flugi.
S-ro
Leng chiam kun strechita atento faras miniaturajn kajtojn, Antau
chio li kunigas la skeleton. Li hakas la bambuon en striojn kaj
tranchas la striojn en maldikajn fadenojn. Poste li kurbigas la
maldikajn fadenojn en formo de kajta skeleto. Lau tradiciaj manieroj
s-ro Leng neniam uzas gluajhon sed fikse kunigas la skeleton per
silkfadeno.
Glui
paperon al la skeleto bezonas grandan atenton. Multfoja provo montris
al s-ro Leng, ke la malpeza kotona papero estas bona materialo.
Li tranchas la paperon en la Bezonatan formon kaj poste gluas ghin
al la skeleto. Per gluajho speciale farita de li mem, li faras la
gluadon atenteme kaj rapide, char la malpeza papereto estos facile
forblovita de forta spiro.
Pentri
sur la papereto estas la tria pasho. La naturo de farbo kaj uzado
de akvo estas shlosila faktoro por la pentrado. Oni devas pentri
per konvena forto. Tro forta pentrado detruos la paperon, dum per
tro milda agado oni ne sukcesos kolorigi la paperon. Pentri sur
la malgranda paperpeco desegnojn bezonas lertecon.
Fininte
faradon de la miniatura kajto, oni provas flugigi ghin. Kiam oni
flugigas grandan kajton, kiu flugas alten kaj foren, li sentas fortan
tiron de la kajto. Flugigi miniaturan kajton estas alia afero. Kiam
la kajto flugas sur la chielo, vi ne vidas ghin, sed sentas ghin
tra la fadeno en via mano.
Dank' al penado
de chinaj kajtofarantoj, kia s-ro Leng Shixiang, kiuj kunfandas
modernajn ideon kaj teknikon kun antikva china metiarto, chinaj
miniaturaj kajtoj kun apartaj karakterizajhoj estas alte taksataj
de la tuta mondo kaj multfoje premiitaj en internacia kajtokonkurso.
Multaj el ili estas konsevataj en muzeoj kaj galerioj.
|