Chevalkapa bangho

de LIU BIAN

    Chevalkapa bangho estas originala kordmuzikilo de la mongola nacio de Chinio. Ghi estas tre shatata pro sia bela sono, kiu respondas al la etoso de la senlima herbejo de la Interna Mongolio.

    Estas rakonto pri la deveno de chevalkapa bangho: Iam sur herbejo estis kantema pashtisto Suhe. Li havis blankan chevalon, kies hauto estas glata kiel sateno kaj kies henado estas longe vibranta. Foje en chevalkonkurso ghi la unua atingis la cellokon kaj estis perforte proprigita de princo. Iun tagon la princo rajdis sur la chevalo, kaj ghi dejhetis lin kaj forkuris. Li pafis ghin per venena sago. Malfacile ghi revenis al Suhe kaj falis morta che la pordo de lia jurto. Li dronis en granda malghojo kaj sidis plurajn tagojn apud la chevalo. En lacigho li endormighis kaj havis songhon, en kiu li vidis la blankan chevalon senchese henantan. Li vekighis de surprizo kaj rigardis chirkauen, sed li ne vidis la chevalon, nur la henado resonadis che liaj oreloj. Li volis solidigi la sonon por memorigi la chevalon. Li faris banghon el la restajhoj de la chevalo: Li faris el ghia tibio banghan kolon, el ghia kranio sonkeston, el ghia ledo tegajhon ambauflanke de la sonkesto, el ghiaj vostoharoj archon kaj el la lazostango archostangon. Krome li skulptis el ligno chevalan kapon kaj surmetis ghin sur la kapon de la bangho. Tiel naskighis la unua chevalkapa bangho.

    Fakte longe antau tio la mongoloj jam havis kordmuzikilon, kiu en la mongola lingvo nomighas "Ur". En la komenco de la l3-a jarcento la mongoloj jam multe amuzighis per "Erhu" (dukorda muzikilo), la rudimento de chevalkapa bangho.

    Poste oni aliformis alian kordmuzikilon "Chor" kun draka kapo en chevalkapan muzikilon kun longa kolo, trapeza sonkesto kaj estighis la verasenca chevalkapa bangho. La fama china ludisto de chevalkapa bangho Qi Baoligao skribis: "Shangho de draka kapo al chevala kapo okazis chirkau la Oktobra Revolucio de Rusio... kaj tio plene montris la penson kaj senton de ni mongola popolo. De tiam en- kaj eksterlande oni nomas tiun muzikilon chevalkapa bangho."

    Ofte chevalkapa bangho estas farita de la ludanto mem. Trovighas muzikiloj granda kaj malgranda. La granda taugas por ludo subchiele kaj la malgranda --- en chambro. La sonkesto estas farita el malmola ligno, kovrita ambauflanke per chevala, bova au shafa ledo kun kolora desegnajho de nacia gusto. La delikata chevala kapo estas skulptita sur la sama ligno de la muzikila kapo, au poste algluita. La kolo estas plata en unu flanko kaj duonronda en la alia. Sur la kesto estas fretplato. La archo konsistas el du faskoj da chevalaj haroj, chiu el 40 kaj 60 haroj. La archostango estas farita el rotango au ligno.

    Kiam oni ludas la muzikilon, oni sidas kun la muzikilo inter la genuoj kaj ghia kolo klinita iom maldekstren. La sonoj de la kordoj estas a-e, a-d au d-a. La diapazono de la bangho havas unu skalon, kaj la tembro estas milda kaj obtuzeta. Post aliformado chevalkapa bangho havas pli belan eksteran formon, kaj la sono kaj diapazono estas larghigitaj.

    Preskau chiuj mongolaj viroj povas ludi chevalkapan banghon. Kiam la subiranta suno oras la herbejon kaj el la jurtoj levighas fumkolonoj de kuirado, la mongolaj viroj kantas ludante chevalkapan banghon... neniu povas resti apatia al tia etoso.