Kokosaj
skulptajhoj estas faritaj el kokosaj sheloj. Dank' al siaj trajtoj
kaj natura formo, kokosaj sheloj pitoreskigas la skulptajhojn kaj
donas superban efekton.
Kun aparta stilo kaj intensaj lokaj koloroj
diversaj kokosaj skulptajhoj estas konataj kiel popolaj metiartajhoj
propraj al Hainan-insulo de Chinio.
Kokosaj
skulptajhoj estas faritaj el kokosaj sheloj. Dank' al siaj trajtoj
kaj natura formo, kokosaj sheloj pitoreskigas la skulptajhojn kaj
donas superban efekton.
La
skulpta procedo konsistas el elekto de materialo, formigo, skulptado,
inkrustado, polurado, ornamado k.a. Antau chio oni devas elekti
kokosajn shelojn, poluri ilin, fari formigon kaj kunmeti ilin, poste
fari skulptadon lau la desegno kaj fine skizi la skulptajhon per
ora au arghenta pulvoro antau ol laki ghin. Estas diversaj manieroj
de kokosa skulptado, kiel ekzemple, inkrustado, kungluado, amasigado,
gravurado, reliefigado kaj ajhurado. Por fari kokosan skulptajhon
pli grandan ol natura kokosa shelo, oni bezonas kolekti centojn
au ech pli ol milon da kokosaj shelpecoj. Por versimiligi kokosajn
skulptajhojn oni uzas plurajn teknikojn. La kokosaj skulptajhoj
de Hainan estas multspecaj. Ili estas reliefigitaj, plektitaj, marketritaj
k.a.
Per kokosaj
skulptajhoj oni prezentas homojn, pejzaghojn, florojn kaj bestojn.
Nun oni produktas pli ol 300 specojn de kokosaj skulptajhoj, kiaj
delikataj fruktopletoj, bovloj, florvazoj, tablolampoj, pokaloj
kaj altklasaj ekranoj.
La kokosaj
skulptajhoj estas metiartajhoj praktikaj kaj aprecaj. Antau milo
da jaroj Hainan-anoj faris el kokosaj sheloj ujojn por chiutaga
vivo. La tiamaj ordinaraj kokosaj kuleroj, bovloj, vazoj, brosoj
kaj cherpiloj chiuj estis delikataj metiartajhoj. Poste, kun la
progreso de skulptajhoj kaj altigho de vivnivelo, la kokosaj skulptajhoj
disvolvighis de simplaj uzajhoj de la vivo al aprecaj metiartajhoj.
Kiel vilagho
de kokosaj skulptajhoj, Fudao de la urbeto Longqiao, Qiongshan-gubernio,
kun historio de kokosa skulptado dum pli ol 300 jaroj, havas 20
familiojn. Ili chiuj majstras en kokosa skulptado. La maljuna metiartisto
Wen Bide prezentis sian arton en Pekino kaj gajnis premion. En la
vilagho oni persistas en la tradicia moro, ke majstro transdonas
la metiarton al siaj lernantoj. Aperis novgeneraciaj metiartistoj,
precipe nombro da metiartistinoj.
Por disvastigi
la teknikon de kokosa skulptado en la mondo, Wenchang-aj skulptistoj
de Haikou, Hainan-provinco, okazigis kurson de kokosa skulpturo
en Dominikio kaj Tanzanio.
|