|  En 
              la halo de la china arto, la indighena arto (alinome popola arto) 
              estas tre originala speco. Probable ghi ne estas tiel impona kaj 
              delikata kiel kortega arto, pro siaj modlado simpla, prilaborado 
              senfajna, kaj ech iom kruda kaj koloro intensa kaj iom hiperbola. 
              Sed ghi, deveninte de la plej vasta kamparo, pashtista kaj fishista 
              regionoj, estas modla kaj praktika arto kreita, produktita, aprecata 
              kaj uzata de la popolanoj, tial la artajhoj plej fidele spegulas 
              iliajn intelekton, sciojn, penson kaj senton.
     Por prauloj 
              de la china nacio, kiuj vivtenis sin per terkulturado, ilia  kreado 
              ne povis disighi de la tero. Kulturado de morusarboj kaj bredado 
              de silkraupo kreis silkon kaj satenon, kaj de tio naskighis la artoj 
              de tinkturado, presado, brodado kaj tajlorado. La ceramika arto 
              estis kreita post bakado de modlita argilo. Dank' al la apero de 
              papero, kiu prenas pajlon kiel la chefan materialon, kreighis la 
              artoj de pentrado, desegnado kaj papertondado. Kaj la kombino de 
              papero kun gravuro kreis presarton kaj ksilografion. La originala 
              arkitekturo estas brika kaj ligna. Eniro de budhismo en Chinion 
              alportis belan arton de argila skulpturo kaj tiun de fresko. Kaj 
              la mito pri N¨¹wa, kiu kreis la homojn el argilaj buloj, 
              eksplikis per la arta imago, ke la deveno de la chinoj kaj apero 
              de artoj rilatas al argilo. Same kiel Yangzi-rivero kaj la Flava 
              Rivero, ili spiras per indighena odoro, kiu estas tre kara por la 
              idoj de Yandi kaj Huangdi. Same kiel la 5000-jara civilizacio de 
              la china nacio, ili havas neelchepeblan fonton kaj richegan enhavon, 
              pri kiuj fieras la membroj de la china nacio. Promenante inter ili, 
              oni sentas, ke ili veturas en la longa rivero de la china historio 
              kaj legas libron pri la historio de la kulturo de la china popola 
              moro. En ia signifo, komprenante ghin, oni povas kompreni ankau 
              Chinion kaj la chinojn.     La indighena 
              arto estas richa kaj eminenta. Ju pli oni konos ghin, des pli oni 
              komprenos ghiajn longan historion kaj richan enhavon. Indighena 
              arto estas radiko de la kulturo de diversaj nacioj kaj esprimas 
              la primitivajn sentojn, aspirojn, kredojn kaj pensojn forgesitajn 
              au forgesatajn de la homaro, vekante la rememoron de la homaro pri 
              la infaneco. Indighena arto estas "patrina arto", ekzemple 
              papertondajhoj, tolaj artajhoj, farunaj figuroj k.s. kreitaj de 
              virinoj. Ghi estas ankau "origina arto", kiu entenas kaj 
              esprimas la plej primitivajn meditojn de la homaro pri sia origino... 
              La indighena arto de Chinio estas arto de la radiko de la china 
              nacio.   
  |