Lignogravuro

de LIU BIAN

    En la antikva Chinio lignogravuro estis uzata en ornamo de konstruajhoj kaj mebloj, kaj trovighis ankau lignaj figuroj de homoj kaj bestoj. Sed la popolo uzis lignogravuron chefe por ornamo de konstruajhoj.

    Lignogravurajhoj sur la popolaj loghejoj estis faritaj el bonkvalita ligno de cipreso, katalpo, ginko k.s. Kutime oni ne lakis la lignogravurajhojn por parade vidigi la nobelan kvaliton de la ligno nek shmiris la belajn vejnojn de la ligno.

    Ghenerale, kie prosperis brikogravuro, tie prosperis ankau lignogravuro. Ekzemple brikogravuro kaj lignogravuro de Shexian en la suda Anhui-provinco kaj Suzhou en la suda Jiangsu-provinco havas evidentan karakterizajhon. Sed se temas sole pri lignogravuro, oni certe mencios Dongyang de Zhejiang-provinco, Fuzhou de Fujian-prov., Chaozhou de Guangdong-prov., Suzhou de Jiangsu-prov. kaj Jianchuan de Yunnan-prov.

    Lignogravuro de Dongyang: famighis jam en Song-dinastio (960-1279). La ekzistanta impona Suyong-halo en Dongyang estis farita en Ming-dinastio (1368-1644). Estas onidiro, ke en la regperiodo (1736-1796) de imperiestro Qianlong, pli ol 400 konstruistoj de Dongyang iris al Pekino por partopreni en riparado de la palaco. Tio povas atesti la prosperon de lignogravuro de Dongyang. Iliajn verkojn oni ankorau povas vidi en la Imperiestra Palaco en Pekino kaj en fama antikva Lingyin-templo en Hangzhou, chefurbo de Zhejiang-prov. Lignogravuro de Dongyang akcentas reliefon, klaran nuancon kaj elstaran temon. Lignogravurajhoj de Dongyang temas ofte pri antikvaj teatrajhoj, popolaj rakontoj kaj budhismo.

    Lignogravuro de Fujian: origininta de ornamo de konstruajhoj kaj mebloj. Iom post iom aperadis eltranchitaj figuroj de homoj kaj bestoj. La materialo estas kamforarbo, nanmu-arbo kaj abio. La verkoj temas pri historiaj personoj, epizodoj kaj popolrakontoj.

    Lignogravuro de Chaozhou de Guangdong: Lignogravuro de Chao'an kaj Puning proksime de Chaozhou estas la plej fama kaj renomighis jam en Ming-dinastio. La verkoj estas aplikataj por ornamo de konstruajhoj kaj mebloj. La lignogravuro estas reliefa, eltrancha kaj ajhura, kaj ajhura estas la plej delikata. La verko de ajhura gravuro povas esti aprecata de chiuj flankoj. Oni lakas per diversaj lakoj kaj tegas per orfolio. La lignogravuro de Chaozhou temas pri personoj, pejzaghoj, animaloj kaj vegetaloj, sed pli multe pri teatrajhoj, fruktoj, fishoj, insektoj k.s. La stilo estas tre delikata.

    Lignogravuro de Suzhou: En Suzhou estas multaj ghardenoj kaj lignogravuro estis prospera. La lokanoj shatis ornami konstruajhojn samtempe per lignogravuro kaj brikogravuro por doni belan vidon de la akvolando de la suda Jiangsu-provinco. Lignogravuro de Suzhou estas tre delikata kaj temas ofte pri floroj kaj personoj. 40 kilometrojn sudokcidente de Suzhou estis privata korto kun etaghdomo, kies fostoj, traboj, diloj kaj aleroj estis ornamitaj per gravuritaj brikoj, shtonoj kaj lignoj. La lignogravuro estis reliefa, plenumita de Zhou Yunlong de Xiangshan-skolo de Wuxian-gubernio. Kiel moderna verko, la konstruajho heredis la tradicion de lignogravuro de Suzhou kaj ni povas ghui la guston de antikva lignogravuro de Suzhou.

    Lignogravuro de Baj-nacio de Jianchuan de Yunnan: Ghi havas longan historion kaj prosperis en Tang- kaj Song-dinastioj (618-1279). En antikveco chirkau Kunming, chefurbo de Yunnan-prov., estis multaj famaj gravurajhoj, kaj granda parto el ili estis verkoj de gravuristoj de Jianchuan. Oni prenas lokan arbon "Yunmu" kiel materialon de lignogravuro kaj la gravura maniero karakterizighas per delikateco. Tie lignogravuro estas uzata por ornamo de konstruajhoj kaj mebloj. La desegnoj temas pri bonauguro, historiaj personoj, religiaj rakontoj kaj mitoj.