Enigmoj
Antau ol paroli, la unua demetas sian chapon, kaj la dua estas tranchita; kiam la tria parolas, falas neghflokoj. (Skribiloj)  
 

Fluas kvin riveretoj, kie naghas amaso da ranidoj, antau ili muzikiloj ludighas, lau ili oni kantas. (Muziko)  
 

Nigra kaj flava en la infaneco, ghi blankighas kaj dikighas post maturo. Okupighante pri shpinado tagnokte, ghi fine elteksis silkan reton. (Insekto)  
 

Ghi portas surkape kronon kaj survoste koloran ventumilon, je kies malfermigho, aplaudas chiuj apudstarantoj. (Birdo)  
 

Aspekto stranga montrighas, Talie haroj kovras, Se vi levas la harojn, Dentoj en vicoj vidighas.  
 

Sub tegmento makula, En rugha vualo, Dormas blanka dikulo.  
 

Ghi chiam rigardas al la suno, Kaj neniam montras fanfaronon. Ju pli da enhavo, Des pli da kapklino.  
 

Ili grimpas sur barilon Kun funelformaj floroj, Charmas en la sunbrilo La rughaj kaj blankaj floroj.  
 

Sur la kapo kreskas du arboj, sur la korpo belas blankaj floroj. Ghi havas bonan  
humoron kaj galopas kiel chevalo. (Besto)  
 

La flava globo plenighas ene per kristalaj lunarkoj. Manghante ilin vi elkrachas perlojn unu post alia. (Frukto)  
 




 


1. 2.